La 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazos en Ŝanhajo

BY:Xie RuifengOctober 26, 2023


La 23-an de oktobro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por la 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Ĉi-jara ĈIIE okazos en Ŝanhajo de la 5-a ĝis la 10-a de novembro. Pli ol 3 400 partoprenontoj kaj 394 000 profesiaj vizitantoj el 154 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj jam registriĝis. Pli ol cent altrangaj administrantoj de kompanioj en la listo Fortune 500 kaj grandaj industriaj kompanioj konfirmis, ke ili venos al Ĉinio por partopreni en ĈIIE.



Partoprenontaj landoj kovras la kvin kontinentojn, kaj 69 landoj kaj 3 internaciaj organizoj konfirmis, ke ili partoprenos en la nacia ekspozicio. Inter ili 11 landoj unuafoje partoprenos en la ekspozicio, kaj 34 landoj unuafoje partoprenos en la eksterreta ekspozicio. La ĉefgastlandoj estas Honduro, Kazaĥio, Serbio, Sud-Afriko, Vjetnamio kaj aliaj. La ekspozicia areo kovras proksimume 367 000 kvadratajn metrojn, kaj la nombro de la kompanioj en Fortune 500 kaj grandaj industriaj kompanioj por la ekspozicio atingis 289, superante la antaŭajn nombrojn. La areo de la Ĉina Pavilono pliiĝis al 2 500 kvadrataj metroj, la plej granda en la historio de la ekspozicio.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat