Ĉinio helpis Egiption enorbitigi novan sateliton

BY:Xie RuifengDecember 6, 2023


La 4-an de decembro Ĉinio helpis Egiption sendi telesensan sateliton en orbiton el Jiuquan-a Satelita Lanĉ-centro en nordokcidenta Ĉinio.


La satelito Misrsat-2, lanĉita per portoraketo Changzheng-2C, estos uzata de Egiptio en tera kaj resursa utiligo, konservado de akvo, agrikulturo kaj aliaj kampoj.


La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la projekto rezultas de ĉiuflanka praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Egiptio laŭ la principoj de vasta konsiliĝo, komuna kontribuo kaj komunaj profitoj post kiam la iniciato "La Zono kaj Vojo" estis proponita antaŭ jardeko.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat