Voĉoj

Video】Ilia Sumilfia Dewi: kunlaboro inter landoj estas ege grava
Ilia Sumilfia Dewi estas prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio kaj aktiva esperantisto en la lando. La fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo baldau oficiale funkcios, kiu estas unu el la gravaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Indonezio kadre de la iniciato, El Popola Ĉinio kaptis la ŝancon intervjui Ilia. Jen ŝiaj respondoj.
Ettore Minore: por ni la Silka Vojo estas bonega ŝanco
S-ro Ettore Minore estas ĝenerala direktoro de la komerca grupo International Trade Market Ltd. Li kune kun sia teamo formas ponton inter Italio kaj la Oriento, precipe Ĉinio kie la direktoro laboras jam por 20 jaroj kaj en la lastaj 10 jaroj li disvolvis sian komercon paŝon post paŝo kun la disvolviĝo de Ĉinio, kio estis rimarkinda. Lastatempe ni intervjuis lin pri la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Italio kaj pri la konstruado de "La Zono kaj Vojo".
Artefarita intelekto estas fenestro por observi la ĉinan modernigon
Por la Aziaj Ludoj oni unuafoje metis la ideon de"artefarita intelekto" en la historio de Aziaj Ludoj. Hangzhou havas la titolon de "urbo de cifereco" en Ĉinio, kaj la provinco Zhejiang, al kiu Hangzhou apartenas, estas pioniro de la ĉina modernigo. Ĝuste en tiu ĉi senco "artefarita intelekto" estas bona fenestro por observi la ĉinan modernigon.
Laŭlonge de jardeko tiu koncepto havigis al si forton por ŝanĝi la mondon
La ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" estigis investon de preskaŭ duiliono da usonaj dolaroj kaj liberigis kvardek milionojn da mondaj homoj el malriĉeco; kiam la pandemio de KOVIM-19 furiozis tramonde, ĉinaj vakcinoj kaj medicinaj materialoj estis transportitaj al multaj landoj… Ĉio tio okazis ĝuste per la influo de la koncepto homara komunumo de komuna estonteco, proponita de Ĉinio.
Fakuloj diskutis la estontecon de BRICS
BRICS antaŭ nelonge okazigis sian ĉi-jaran pintkunvenon en Johanesburgo, Sud-Afriko, kiam estis anoncita ekspansio de la grupo per bonvenigo al ses novaj membrolandoj: Saud-Arabio, Irano, Etiopio, Egiptio, Argentino kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Per tiu ekspansio, BRICS sin montras malferma kaj inkluziviga, kun la deziro plivastigi internacian kunlaboron inter disvolviĝantaj landoj.
La nova vojo de BRICS
La internacia sistemo starigita post la dua mondmilito estas delonge kritikata de disvolviĝantaj landoj, pro tio ke ĝi ne estas justa kaj egaleca. Pluraj klopodoj pri reformoj en UN kaj la internacia financa sistemo de Bretton Woods okazis en jardekoj, sen ajna signifa rezulto. Mi aparte substrekas, ke ne nur en disvolviĝantaj landoj, sed ankaŭ en landoj kiuj havas privilegiojn en la nuna sistemo, estis politikaj grupoj subtenantaj reformojn -- eĉ se nur pri kelkaj specifaj punktoj.
Kial BRICS estas tiom altira?
De la 21-a ĝis la 24-a de aŭgusto okazis la 15-a Pintkunveno de BRICS-landoj en Johanesburgo, Sud-Afriko. Sudafrika eksterafera ministro Naledi Pandor diris, ke unu el la temoj diskutitaj en la pintkunveno estas la plivastigo de BRICS. Ŝi rimarkigis, ke pli ol 40 landoj esprimis intereson aliĝi al ĝi, kiu celas kontraŭstari la okcidentan hegemonion gvidatan de Usono, kaj 23 landoj, inkluzive de Irano, jam petis aliĝon.
Alessandra Madella: Estonte, Ĉinio certe ludos gravan rolon
En la okdekaj jaroj de lasta jarcento mi lernis Esperanton en kurso de Dennis Keefe en kastelo Grezijono. Estis tre bela sperto konatiĝi kun multe da homoj de malsamaj landoj, paroli, manĝi, ekskursi kaj ludi kune. De tiam komenciĝis en mia vivo longdaŭraj amikecoj kun multe da alilandanoj kaj precipe azianoj. Dank' al Esperanto mi eĉ povis instrui dum multe da jaroj en Ĉinio, en Kunming kaj nun en Zaozhuang. Kvankam la kovima pandemio dum iom da tempo igis renkontiĝojn pli malfacilaj, mi ĝojas, ke la tri ĉi-someraj kongresoj de Esperanto en Italio estis tre sukcesaj kaj multe da aziaj samideanoj sukcesis veni al Italio por ili.
Ĉinio celas agadon surbaze de reciproka gajno -- Intervjuo kun sinjoro Vilhelmo Lutermano
Ekde kiam mi lernis nian lingvon, mi tuj aliĝis al la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj, aparte de tio, mi komencis traduki germanan literaturon en Esperanton kaj tion daŭrigas ĝis hodiaŭ. Antaŭ dek kvin jaroj mi legis artikolojn de la franca monatgazeto Le Monde diplomati-que (laŭvorte: La diplomatia mondo), kiu estas gazeto de brilaj analizoj pri politikaj, sociaj kaj kulturaj eventoj tra la mondo. Kaj mi trovis tiujn artikolojn tiom bonegaj kaj disvastigendaj, ke mi metis flanken la tradukadon de literaturo kaj dediĉis min plene al tradukado de tiuj artikoloj.
Kazaĥa prezidento: La iniciato "La Zono kaj Vojo" estas tre promesplena projekto
La jaro 2023 markas la 10-an datrevenon de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo". Kiuj estas la meritoj de la iniciato? Kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev diris en intervjuo kun CGTN: "Ĝi estas tre promesplena projekto, ĝi estas unu el la solidaj bazoj de nia reciproka kunlaboro, kaj ankaŭ nia komuna superrigardo pri la mondo." Li dankis pro la helpo donita de Ĉinio dum la pandemio de KOVIM-19, precipe per la ĉin-eŭropa kargotrajno, kiu trairas lian landon, liverante vivsavajn medikamentojn kaj provizaĵojn al homoj en bezono.
1  2  3  4  5  6