La internacia sistemo starigita post la dua mondmilito estas delonge kritikata de disvolviĝantaj landoj, pro tio ke ĝi ne estas justa kaj egaleca. Pluraj klopodoj pri reformoj en UN kaj la internacia financa sistemo de Bretton Woods okazis en jardekoj, sen ajna signifa rezulto. Mi aparte substrekas, ke ne nur en disvolviĝantaj landoj, sed ankaŭ en landoj kiuj havas privilegiojn en la nuna sistemo, estis politikaj grupoj subtenantaj reformojn -- eĉ se nur pri kelkaj specifaj punktoj.
Tempo pasis kaj la graveco de disvolviĝantaj landoj por tutmonda ekonomio kreskis pli kaj pli, tamen en internaciaj mekanismoj pri decidfarado ili daŭre troviĝis en malavantaĝo. Evidentiĝis, ke sudaj landoj bezonus sin organizi por defendi siajn rajtojn kaj interesoj. Laŭ tiu spirito, la ĉefaj disvolviĝantaj ekonomioj kune fondis BRICS, ne por konfrontiĝi kontraŭ aliaj landoj aŭ grupoj, sed por plifortigi sud-sudan kunlaboron kaj defendi legitimajn interesojn de tiuj landoj.
Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko estas inter la plej vastaj landoj en la mondo, kun la plej grandaj merkatoj, la plej grandaj potencialoj por ekonomia kresko, respondecas pri granda porcio de tutmonda ekonomio kaj ankaŭ havas strategiajn rimedojn kaj teknologiojn. En la geopolitika kunteksto de la epoko, kiam BRICS estis fondita, tiuj kvin landoj kune estis sufiĉaj por defendi la komunajn interesojn de sudaj landoj: unuflanke, ilia ekonomia kaj politika pezo estis sufiĉe granda por doni al ili komunan negocadan povon en internaciaj decidfaradaj instancoj; aliflanke, aliaj sudaj landoj povis profiti de la atingoj de BRICS sen bezoni rektan partoprenon en ĝi, pro konverĝo de interesoj en tiu epoko.
Ekzemplo de tio estis la Pariza Interkonsento en 2015: Gvidantoj de BRICS-landoj kunvenis antaŭ la konferenco, atingis komunan pozicion pri la diskutotaj punktoj de la konferenco kaj uzis la tutan diplomatian forton de la kvin landoj por antaŭenigi tiun vidpunkton. Pro konverĝo de interesoj inter BRICS kaj ceteraj disvolviĝantaj landoj, ekzemple pri la kunhavigita, sed proporcia respondeco pri karbonemisiado, aliaj disvolviĝantaj landoj subtenis la vidpunkton de BRICS kaj niaj interesoj estis certigitaj.
Sed la mondo ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj. Streĉiĝo en internaciaj rilatoj kaŭzis fragmentiĝon de interesoj kaj strategioj de landoj, stimulante konfrontiĝon, estigo kaj plifortigo de blokoj kaj banaligo de sankciumoj. Samtempe, eble rezulte de tiu streĉita internacia etoso, releviĝis en sudaj landoj temoj kiaj la konsekvencoj de ekspluatado fare de fremdaj potencoj, la postulo pri kompenso fare de iliaj iamaj agresantoj/koloniantoj kaj la maljusteco de soci-politika sistemo heredita de kolonia epoko. En tiu nova geopolitika kunteksto, Brazilo sola ne povas sin montri kiel proparolanto de Sud-Ameriko, nek Sud-Afriko sola povas reprezenti kontinenton tiom diversecan kaj vastan.
La venigo de novaj membroj al BRICS alportas novajn fortojn kaj saĝojn al la grupo. Egiptio, Etiopio kaj Irano estas heredantoj de elstaraj civilizacioj de antikveco, kiuj alportis grandajn kontribuojn al la homaro kaj certe alportos multe da saĝo al BRICS. Krome, Mez-Oriento kaj la islama mondo nun ankaŭ apartenas al BRICS-familio.
Aparte kaptis mian atenton la aliĝo de Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en BRICS. Tiuj du landoj riĉiĝis pere de eksportado de nafto, ĉefe al la disvolviĝinta Okcidento. Tiu modelo bazita sur eksportado de krudmaterialo funkciis dum iom da tempo, sed nun tiuj landoj volas diversigi siajn ekonomiojn kaj aldoni valoron al sia produktado. Okcidento nenion volas de araboj krom nafto, dum BRICS alportas perspektivojn por la estonteco -- de negocoportunoj ĝis ampleksaj partnerecoj en sektoroj kiel scienc-tekniko, turismo kaj komerco.
Ankaŭ Sud-Ameriko havas novan reprezentanton en BRICS. Argentino estas la dua plej grava ekonomio de la kontinento. Brazilanoj uzas la vorton "hermanoj" (fratoj) por nomi argentinanojn, kaj tio montras, ke ambaŭ landoj, malgraŭ rivaleco en futbalo, havas fortan ligon kaj delonge kunlaboras, ekzemple pere de MERCOSUR, kio faciligis estigon de translimaj industriaj ĉenoj inter ambaŭ landoj. Pere de BRICS, Argentino povos prunti monon por eskapi el la ŝuld-kaptilo de la Internacia Mona Fonduso, kio delonge senmovigas la argentinan registaron.
Nova vojo malfermiĝas por BRICS, kiu nun reprezentas pli grandan porcion de la tutmonda popolo kaj respondecas pri pli granda porcio de tutmonda ekonomio. La granda nombro de aliĝpetoj al BRICS evidentigas, ke sudaj landoj havas komunan mesaĝon al la mondo: ni volas havi voĉon en tutmonda regado.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat