La jaro 2023 markas la 10-an datrevenon de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo", kiu unue estis proponita en Astano, ĉefurbo de Kazaĥio. Inter la ses ĉefaj ekonomiaj koridoroj kadre de la iniciato, du koridoroj iras tra Kazaĥio.
Kiuj estas la meritoj de la iniciato? Kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev diris en intervjuo kun CGTN: "Ĝi estas tre promesplena projekto, ĝi estas unu el la solidaj bazoj de nia reciproka kunlaboro, kaj ankaŭ nia komuna superrigardo pri la mondo." Li dankis pro la helpo donita de Ĉinio dum la pandemio de KOVIM-19, precipe per la ĉin-eŭropa kargotrajno, kiu trairas lian landon, liverante vivsavajn medikamentojn kaj provizaĵojn al homoj en bezono.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat