Voĉoj
- Laosa ministro: Ekfunkcio de pasaĝeraj trajnoj estas historia tempo por rilatoj inter Laoso kaj Ĉinio
- La ekfunkcio de internaciaj pasaĝeraj trajnoj havas grandan signifon por faciligi la vojaĝon de loĝantoj laŭ la linio, antaŭenigi la disvolviĝon de turismo kaj aliaj industrioj en la du landoj, akceli ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn, kaj kune konstrui la bonkvalitan disvolviĝon de la iniciato "La Zono kaj Vojo".
- Profundiĝo de agrikultura kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio
- Brazilo jam negocas kun COFCO -- ĉefa ĉina firmao pri manĝaĵoj kaj agrikulturo -- la financadon de la plibonigo de tiuj areoj uzeblaj por agrikulturo. La ideo estas, ke ĉinoj pruntu monon al brazilaj produktistoj, kiuj poste pagos la monprunton per agrikulturaj produktoj. Alia ebleco estas alporti ĉinan kapitalon al BNDES -- Nacia Banko por Socia kaj Ekonomia Disvolvado -- kiu estigus krediton al brazilaj produktistoj. Tiel Brazilo povos certigi provizadon de daŭripovaj agrikulturaj produktoj al la kreskanta ĉina merkato kaj profiti de la ekonomia disvolvado de Ĉinio.
- IKEF-prezidanto Ĉielismo: Amikeco inter centraziaj esperantistoj kaj mi
- Centrazia Esperanto-movado komenciĝis de la tempo de Sovetunio. En la 1990-aj jaroj, helpe de Anatoli Ionesov, samarkanda esperantisto, mi multfoje organizis komerc-grupojn de mia provinco Shaanxi viziti la belan urbon Samarkando. Tiam E-movado estis tre aktiva en la regiono, kaj mi konatiĝis kun multaj esperantistoj de Uzbekio, Kirgizio kaj Kazaĥio. La Centra Azio situas meze de la antikva Silka Vojo, multaj familioj memoras la amikecon kun ĉinoj en la pasinteco. Do la interŝanĝoj inter la landoj kaj Ĉinio estas daŭrigo de longa historio.
- Raid Fahmi: Ni atendas, ke Ĉinio ludu kreskantan rolon en konservado de la monda paco, solvado de disputoj
- Raid Fahmi naskiĝis en la iraka ĉefurbo, Bagdado, sed pasigis la plej grandan parton de sia vivo en ekzilo. Li estas diplomiĝinto de la Londona Lernejo pri Ekonomio (London School of Economics), la Reĝino Maria Universitato de Londono (Queen Mary University of London), kaj la Universitato Sorbono de Parizo. Sekve li laboris kiel esploristo ĉe la Industria Banko de Kuvajto kaj ĉe la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo, krome li instruis kaj prelegis en edukaj kaj akademiaj institucioj en Francio, kie li estis la reprezentanto de la Iraka Komunista Partio.
- Joti Brar: "Ju pli forta Ĉinio fariĝas en sia industria, teknologia kaj armea disvolvado, des pli ĝi kapablas helpi aliajn evoluantajn landojn liberiĝi de la sufokado de ŝuldsklaveco..."
- Joti Brar, kiu estas la filino de tutmonde konata teoriulo pri marksismo kaj eseisto Harpal Brar, dediĉis kaj daŭre dediĉas sian tutan vivon al la socialista ideo kaj al la revivigo de la Komunista Partio: Nun la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, nacia politika evento de tutmonda graveco, estas tiu okazo, kiu povos, ni opinias, indiki tiujn perspektivojn kaj doni tiujn solvojn kiuj helpos ne nur Ĉinion, sed la tutan homaron, preterpasi la malfacilaĵojn.
- Fabio Massimo Parenti:Hodiaŭ Ĉinujo estas lando inventema kaj avangarda
- Okaze de la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinujo, politika evento, kiun ni konsideras aparte grava, por kompreni ĝiajn potencialon kaj eblajn efikojn sur internaciaj dinamikoj kaj ekvilibroj, ni turnas nin al fakulo pri tiu ĉi sektoro, profesoro Fabio Massimo Parenti. Fabio Massimo Parenti, Ph.D. en geopolitiko, geostrategio kaj geoekonomiko, estas nuntempe asista profesoro en la Ĉina Universitato pri Eksterlandaj Aferoj de Pekino, kie li instruas la internacian politikan ekonomion, estas docento ĉe Lorenzo de' Medici -- itala internacia instituto en Florenco.
- Du Zhanyuan: Ĉinio aktive dividas spertojn de disvolviĝo kaj malriĉec-reduktado
- La 19-an de marto en Nujiang-a Lisu-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, okazis la Internacia Forumo pri Malriĉec-reduktado kaj Moderna Disvolviĝo. Pri la manieroj de reduktado de malriĉeco kaj daŭripova disvolviĝo, kiujn ĉiuj landoj serĉas, Du Zhanyuan diris, ke disvolviĝo estas la ĉefa ŝlosilo por solvi ĉiujn problemojn. La tutmonda disvolva iniciato prezentita de ĉina prezidanto Xi Jinping donas prioritaton al disvolvado, metas malriĉec-reduktadon ĉe la unua loko de gravaj kunlaboroj kaj plue antaŭenigos internacian kunlaboron pri tio. Nuntempe, la iniciato ricevis eĥojn kaj subtenojn de internaciaj organizoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj kaj preskaŭ 100 landoj.
- Franca klerulo: Francio povas fariĝi ponto inter Eŭropo kaj Ĉinio
- La 2a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro liveros gravan platformon por internacia kunlaboro, kaj ŝancon por konservi multflankismon kaj subteni ekonomian tutmondiĝon. Eŭropo estas grava partnero de Ĉinio, kaj espereble la forumo donos pli da ŝancoj por kunlaboro inter Eŭropo kaj Ĉinio.
- Indonezia politikisto: La Zono kaj Vojo aldonas novan forton al la monda ekonomio
- Lastatempe Thomas Lembong, prezidanto de la indonezia invest-kunordiga komitato, ricevis intervjuon de ĉina raportisto. En la intervjuo li diris, ke la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" estas unu el la monde plej gravaj iniciatoj en la 21a jarcento. Kiam la monda ekonomio pli malrapide kreskas, la iniciato aldonas novan forton al ĝi kaj alportas pli da ŝancoj ol defioj.
- Kion la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" alportos al la monda ekonomio?
- Invitite de ĉina prezidanto Xi Jinping, Ueli Maurer, prezidanto de Svisa Konfederacio, atingis Ĉinion por ŝtatafera vizito kaj ĉeesto en la 2-a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo. Li restas en Ĉinio de la 23-a ĝis la 30-a de aprilo. La 16-an de aprilo, antaŭ sia vojaĝo al Ĉinio, li ricevis intervjuon de ĉinaj amaskomunikiloj en Berno, ĉefurbo de Svisio.