Profundiĝo de agrikultura kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio

BY:Xie RuifengMarch 28, 2023

La ŝtata vizito de brazila prezidento Luís Inácio Lula da Silva al Ĉinio al Ĉinio estis planita por tiu ĉi semajno, sed estis prokrastita pro neatendita malsano. Prezidento Lula laŭplane vojaĝus al Ĉinio akompanata de pluraj ministroj, kiuj sekve ankaŭ nuligis sian venon.


WeChat Image_20230328093127.jpg

Ministro Carlos Fávaro parolas en la Ĉin-Brazila Dialogo pri Daŭripova Evoluo, la 27-an de marto.


Tio ne estas la kazo de la brazila ministro pri agrikulturo kaj bestobredado, Carlos Fávaro, kiu venis al Ĉinio pasintsemajne, akompanata de pli ol cent reprezentantoj de brazilaj firmaoj por plenumi pli vastan kaj longan tagordon en Ĉinio, kun vizitoj al firmaoj, partopreno en eventoj kun entreprenantoj de ambaŭ landoj kaj traktado de interkonsentoj.


Subite Fávaro fariĝis la fokuso: li jam estis en Ĉinio kiam la vojaĝo de prezidento Lula estis nuligita, kaj plejparto de liaj vizitoj kaj kunvenoj ne dependis de la ĉeesto de la prezidento kaj aliaj ministro. Cetere, ne eblus rearanĝi la kunvenojn aranĝitajn por ĉinaj kaj brazilaj entreprenantoj, do la solvo estas daŭrigi tiujn eventojn. Ĉirkaŭ 80% de la brazilaj entreprenantoj venintaj al Ĉinio estas el la fakoj de agrikulturo kaj bestobredado, plejparto el ili el firmaoj kiuj celas eksporti viandon al Ĉinio.


Prezidento Lula volis, per sia vizito al Ĉinio ene de la unuaj 100 tagoj de sia oficperiodo, montri, ke Brazilo rigardas Ĉinion kiel gravan partneron kaj volas plifortigi amikecajn rilatojn kun la lando. Pro lia neĉeesto, Fávaro bezonis alporti tiun mesaĝon: lunde, la 27-an de marto, en la evento "Ĉin-Brazila Dialogo pri Daŭripova Evoluo" la ministro anstataŭis prezidenton Lula kiel ĉefparolanto, kaj klarigis, ke en la pasintaj jaroj, rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio ne estis tiom bonaj kiaj ili devus esti, sed nun Brazilo havas respondecan registaron kiu alte taksas rilatojn kun Ĉinio.


La ministro klarigis, ke agrikulturo kaj bestobredado de Brazilo havas grandan potencialon kaj povas disvolviĝi sen detrui la medion: estas almenaŭ 40 milionoj da hektaroj de grundo trouzita por bestobredado kaj poste forlasita, kiun oni povas prepari por agrikulturo kontraŭ kosto je tri mil usonaj dolaroj po hektaro, t.e. ĉirkaŭ 100 miliardoj da usonaj dolaroj por la tuta areo.


Brazilo jam negocas kun COFCO -- ĉefa ĉina firmao pri manĝaĵoj kaj agrikulturo -- la financadon de la plibonigo de tiuj areoj uzeblaj por agrikulturo. La ideo estas, ke ĉinoj pruntu monon al brazilaj produktistoj, kiuj poste pagos la monprunton per agrikulturaj produktoj. Alia ebleco estas alporti ĉinan kapitalon al BNDES -- Nacia Banko por Socia kaj Ekonomia Disvolvado -- kiu estigus krediton al brazilaj produktistoj. Tiel Brazilo povos certigi provizadon de daŭripovaj agrikulturaj produktoj al la kreskanta ĉina merkato kaj profiti de la ekonomia disvolvado de Ĉinio.


Pro la nuligo de la vojaĝo de prezidento Lula kaj pluraj ministroj, la subskribo de pli ol dudek interkonsentoj estis prokrastita. Unuflanke tio povas esti pozitiva, ĉar Brazilo kaj Ĉinio havos pli da tempo por intertraktado kaj povos atingi gravajn interkonsentojn antaŭ la vizito de Lula. La partopreno de Brazilo en la iniciato "La Zono kaj Vojo", ekzemple, estas ankoraŭ ne certa kaj eble dum la sekva monato estos progreso en la intertraktado.

Aliflanke, multaj firmaoj elektis atendi la viziton de Lula por subskribi kontraktojn kaj interkonsentojn antaŭ la prezidento. Tio estas la kazo de Suzano, brazila firmao pri papero kaj celulozo, kies oficejo en Ŝanhajo laŭplane ricevus viziton de prezidento Lula, kaj Embraer, brazila aviada firmao kiu devus subskribi kontrakton pri vendo de dekoj da jetoj al Ĉinio.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat