Du Zhanyuan: Ĉinio aktive dividas spertojn de disvolviĝo kaj malriĉec-reduktado

BY:Xie RuifengMarch 20, 2023

La 19-an de marto en Nujiang-a Lisu-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, okazis la Internacia Forumo pri Malriĉec-reduktado kaj Moderna Disvolviĝo. Pli ol 190 diplomatiaj senditoj, registaraj oficistoj kaj fakuloj el 20 landoj kaj 4 internaciaj organizaĵoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj, partoprenis kaj faris profundajn diskutojn.



"Kien iras tutmonda disvolvo? Ĉinio montras la respondon per praktikado." Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, diris, ke la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazinta pasintjare klarigis la mision amplekse akceli la reprosperiĝon de la ĉina nacio per ĉina modernigo. La ĵus fermitaj du sesioj de Ĉinio faris novan skizon por la estonta disvolviĝo de Ĉinio, refoje emfazante la politikon konservi la mondan pacon kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon. Sub la gvidado de prezidanto Xi Jinping, Ĉinio akcelas kamparan revigliĝon kaj modernigon de agrikulturo kaj kamparaj regionoj, por realigi komunan prosperon de ĉiuj homoj. Ĉinio daŭre antaŭenigos pordmalfermon, efektivigos iniciaton por tutmonda disvolviĝo, antaŭenigos komunan konstruadon de"La Zono kaj Vojo", kaj liveros novajn ŝancojn al la mondo tra sia propra disvolviĝo por relevi la fidon kaj movforton de tutmonda evoluo.


Pri la manieroj de reduktado de malriĉeco kaj daŭripova disvolviĝo, kiujn ĉiuj landoj serĉas, Du Zhanyuan diris, ke disvolviĝo estas la ĉefa ŝlosilo por solvi ĉiujn problemojn. La tutmonda disvolva iniciato prezentita de ĉina prezidanto Xi Jinping donas prioritaton al disvolvado, metas malriĉec-reduktadon ĉe la unua loko de gravaj kunlaboroj kaj plue antaŭenigos internacian kunlaboron pri tio. Nuntempe, la iniciato ricevis eĥojn kaj subtenojn de internaciaj organizoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj kaj preskaŭ 100 landoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat