Alberto Lombardo: Ju pli vi scias pri Ĉinujo, des pli vi scias, ke vi scias nenion pri ĝi

BY:Zhao WenqiAugust 29, 2022

Prof. Alberto Lombardo, estro de la Internacia Fako de la Komunista Partio - Italujo kaj direktoro de la partia informilo "La Riscossa


"Kiel diris prezidanto Xi Jinping, la Komunista Partio estis la motoro kaj estas la farinto de ĉi tiu vojo..."


Perceptita realo kaj reala realo estas du malsamaj aferoj. Se ni celas realan progreson, ni ĉiam devas havi la plej grandan atenton al reala realo, ne al tio, kion ni, pro nescio, kredas aŭ opinias esti vera.


Informoj dissenditaj de la amaskomunikiloj ne ĉiam estas senpartiecaj kaj malegoismaj. Cetere, oni pli kaj pli parolas pri la danĝero de la tute malveraj informoj por gvidi la publikan opinion favore al aŭ kontraŭ io, laŭoportune...


Ni provu atenti tiujn, kiuj kapablas interpreti la realon, kaj precipe ĝiajn nombrojn kaj datumojn, per sciencaj iloj, kiel matematiko, statistiko ktp. Ni povus ekvidi tute novajn perspektivojn.


Ĉi-foje ni interparolas kun la profesoro Alberto Lombardo. Li estas profesoro pri statistiko ĉe la fakultato pri inĝenierarto de la Universitato de Palermo. Li estas la verkinto aŭ kunaŭtoro de sciencaj publikaĵoj pri gravaj temoj, kiel la planado de industriaj kaj agrikulturaj eksperimentoj.


Profesoro Lombardo estas membro de la Centra Komitato kaj de la Politika Buroo de la Komunista Partio en Italujo, en kiu li estas engaĝita kiel estro de la Internacia Fako, estro de Studoj kaj Edukado kaj direktoro de la partia revuo La Riscossa (www.lariscossa.info).


El Popola Ĉinio: Profesoro, la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas en Ĉinujo grava momento por la tuta popolo. Laŭ vi, ekster Ĉinio kia signifo kaj graveco tiu ĉi evento povus havi por alilandaj popoloj?


Profesoro Alberto Lombardo: La Komunista Partio de Ĉinujo estas la plej granda politika partio en la mondo kun pli ol 90 milionoj da membroj. Ĉi tiu nombro jam estas impona en si mem. Sed ni devas rilati tion al la grandega grandeco de la ĉina loĝantaro, kiu estas unu miliardo kaj kvarcent milionoj da homoj, aŭ nur 6.4 procentoj de la loĝantaro. Malgraŭ la granda nombro, ĝi estas partio, kiu kolektas nur la avangardan parton de la laboristoj, laŭ la spirito de la leninisma partio. Tamen, la kvanto mem estas kvalito kaj tial la pezo de tio, kion faras KPĈ, efikas sur la tuta komunisma mondo kaj, kiel gvida partio de la ĉina popolo, sur la tuta mondo.


La 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en novembro 2012 kaj precipe la 19-a en 2017 -- kiam la pensado de Xi Jinping pri socialismo kun la ĉinaj trajtoj por la nova epoko estis proklamita -- konsistigis konsiderindan akcelon al la konstruado de socialismo en Ĉinujo teorie kaj praktike.


La memorigoj de la unua centjariĝo de ĉi tiu jarcento -- la fondiĝo de KPĈ -- donis okazon por pripensado kaj povas esti konsiderataj iuj el la fundamentaj paŝoj al la kongreso.


Nia partio estis lastatempe invitita partopreni gravajn konferencojn, bedaŭrinde ankoraŭ interrete pro evidentaj kialoj ligitaj al la pandemio, organizitaj de la Akademio de Sociaj Sciencoj.


En tiuj ĉi okazoj la ĉinaj kamaradoj prezentis raportojn pri la progreso de la konstruado de socialismo. Min aparte impresis la skrupula zorgo, kiun KPĈ dediĉas al la batalo kontraŭ koruptado kaj la forigo el malriĉeco de la lastaj grupoj de la ĉina loĝantaro.


Mi memoras la revolucian fervoron, kiun KPĈ transdonis en siaj politikaj "kampanjoj" ekde sia starigo kaj la fondo de la popola respubliko. Kaj ĉi tiuj kampanjoj sekvas la gloran revolucian kaj popolan tradicion. Kampanjoj, kiuj ne nur mobilizas la korojn kaj mensojn de milionoj da homoj -- evidente ankaŭ kaj ĉefe de nekomunistoj -- sed kiuj respondas al bezonoj profunde sentataj de la tuta popolo.


Hodiaŭ la danĝeroj de ĝeneraligita milito estas pli kaj pli gravaj kaj, kiel rimarkigis nia ĝenerala sekretario, Marco Rizzo, dum la konferenco okazinta la 24-an de julio [1], la Ĉina Popola Respubliko konsistigas kaj la plej grandan poluson de stabiligo kaj la plej potencan bastionon de paco en la mondo. Ni vidu, kiel en ĉi tiuj horoj okazas serioza provoko kontraŭ Ĉinujo, la ĉina popolo kaj la tuta mondo fare de senpripensaj ĉefrolantoj de tiu plej militema parto de Usono, tiu sama parto, kiu anstataŭe kovras sin per la alivestiĝo de "demokratio" kaj "defendo de homaj rajtoj".


Tial la laboroj de la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ nur povas havi gravajn kaj pozitivajn influojn sur ĉiuj popoloj kaj homoj, kiuj emas al paco kaj komuna prospero.


El Popola Ĉinio: La iniciato Zono kaj Vojo estas ne nur afero de vastegaj infrastrukturoj kaj de grandega komerca interŝanĝo. Ĝi estas ankaŭ grandega ŝanco por disvolvo de akademia kaj scienca kunlaboro, tiel kiel proponis ĝin prezidanto Xi. Kiel vi rigardas kaj taksas la kunlaborojn kadre de la iniciato Zono kaj Vojo?


Profesoro Alberto Lombardo: La iniciato Zono kaj Vojo estas elstara ideo, kiu povus meti ĉiujn popolojn sur la vojon de komuna evoluo por pli bona mondo. La mondon oni ne povas plibonigi per belaj vortoj aŭ per manifestacioj, kiuj per vortoj petas pacon, konservadon de la medio, ĉesigon de la tutmonda malsato. Ĉiuj altvaloraj aferoj, sed kiujn ni vidis dum tro da jaroj en niaj landoj, estis la okazo por kolosa kamuflad-operacio de kapitalismo kaj okcidenta lando.


Oni plibonigas la mondon per konkretaj agoj, kiuj utiligas la realajn sociajn kaj ekonomiajn ilojn disponeblajn. La mondo pliboniĝas, kiam oni komencas elporti postiĝintajn landojn el la kondiĉoj de vasaleco kaj ekspluatado fare de novkoloniismo.


La komune gajna politiko, kiun Ĉinujo praktikas rilate al la nacioj, kun kiuj ĝi komercas kaj traktas, iras en ĉi tiun direkton kaj havas du avantaĝojn: unua, ĝi estas daŭrigebla, ĉar ĝi provizas tiujn naciojn per la iloj por iĝi memstaraj en progresema kaj stabila maniero en la tempo; "mi ne donas al vi fiŝojn, sed mi instruas vin fiŝkapti"; dua, ĝi permesas al tiuj nacioj, dum respekto al ilia politika sendependeco, krei la kondiĉojn ankaŭ por socia liberiĝo. Ambaŭ ĉi tiuj du aferoj ne povas esti "eksporteblaj", ne ekzistas sistem-modelo valida por ĉiuj kaj trudebla al ĉiuj. Ĉi tion Ĉinujo bone scias, ĉar dum jardekoj ĝi estis viktimo de tiu koloniisma sistemo, ĝis la alveno de la Popola Respubliko.


Bedaŭrinde, la "malhelaj fortoj de reago" ne rezignas kaj pligravigas la provokojn, mensogojn kaj kontraŭleĝan agojn de sabotado. Ankaŭ scienca kunlaboro inter Ĉinujo kaj okcidentaj landoj povus suferi refrapon, pro la kontraŭeco, kiun la okcidentaj landoj pliakrigas kontraŭ Ĉinujo.


Tial gravas, ke la akademioj kaj esplor-institutoj plifortigu la ligilojn de amikeco kun ĉinaj esploristoj, pliigante reciprokajn interŝanĝojn. Kiel Komunista Partio, ni klopodos plenumi ĉi tiun sindevigon kiel eble plej multe.


El Popola Ĉinio: Vi, kiel fakulo pri marksisma teorio, kiel taksas ĉinigon de la marksisma teorio?


Profesoro Alberto Lombardo: "Ju pli vi scias pri Ĉinujo, des pli vi scias, ke vi scias nenion pri ĝi." Tenante min je tiu ĉi maksimo, mi provas esprimi kelkajn pripensojn piedpinte. Ali-foje mi referencis la laboron, kiun Matteo Ricci plenumis pri "ĉinigo" de la kristanismo. Agado, kiu estis kronita per iom da sukceso, estis rigardata kun kontraŭemo de la papa ŝtato. Nu, la ĉina civilizacio estas multe pli malnova ol tiu, kiu produktis marksismon kaj estus nepenseble enporti vidon de la mondo -- ĉar tio estas antaŭ ĉio marksismo -- sen konsideri tempon kaj geografion.


Kiel Lenino diras: "La marksismo havas tri fontojn: la franca socialismo, la angla politika ekonomio kaj la germana filozofio." Kiel tiuj heredaĵoj, ĉiuj eŭropaj, povas esti transdonitaj al socio tiel malsama laŭ lingvo, tradicioj kaj socia historio? Do la engaĝiĝo de la ĉinaj marksistoj -- de prezidanto Maŭ ĝis prezidanto Xi -- estis studi, kompreni kaj poste aktualigi tiun profundan penson, kiu estas tiu de Karlo Markso. Aktualigo signifas ne nur igi ĝin taŭga por la nuntempa periodo, sed ankaŭ "efektivigi", tio estas, plenumi ĝin.


Gravaj sendependaj popolesploraj fontoj [2] asignas eĉ 91 procentojn de fido, kiun ĉinaj civitanoj metas en sian registaron, pliiĝon de 9 procentoj. Ĉi tio estas la plej bona pruvo, ke la gvidantaro de KPĈ povis interpreti la plej profundajn dezirojn de la tuta ĉina popolo.


En ĉiuj paroladoj, kiujn faras KPĈ, marksismo ĉiam estas la ĉefa temo. Kian bezonon havus la ĉinoj diri tion, se ĝi ne estus vera? La marksismo hodiaŭ ne ricevas simpation kiel antaŭ kelkaj jardekoj, la falĉilo kaj martelo ofte estas ne bone rigardata: ni komunistoj en Italujo scias ion pri tio, ke ni devas multe klopodi por renversi la venenan kontraŭkomunistan propagandon.


Do ne povas esti alia kialo ol la fakto, ke ĉi tio estas la nura vero. Vidu la fotojn de la kuracistaj brigadoj, kiuj venis al Italujo kun la ruĝa flago kun la falĉilo kaj martelo kaj la levita pugno, kaj ili certe signifas ion gravan: "Ni ne estas ĉi tie por helpi vin ĉar vi estas italoj, sed ĉar ni estas komunistoj, kaj komunistoj helpas sen kaŝitajn celojn!"


Ni eŭropanoj eble havas la kutimon legi ĉion, kio okazas kaj estas dirita en la mondo per la okulvitroj de nia hejmo. La "precedentoj" de la ĉina marksismo estas serĉataj en niaj klasikaĵoj. Sed kiu konstruas socialismon vere, kaj ne en la libroj, tiu scias, ke la solvoj ne estas tie.


Do laŭ mi oni ne devus taksi kiom ĉina marksismo estu konforma al la libroj, sed kiom ĝi konkrete gvidis KPĈ-on al socialismo.


En la sama okazo jam menciita, mi povis substreki elementojn de kontinueco kaj novigado en la ĉina socialismo, kompare kun tio, kion Markso povis vidi en sia vivo. Mi menciis, kiel socialismo kun ĉinaj trajtoj ne povas esti rigardata nur kiel speco de "granda nova ekonomika politiko", ĝi estus nelojale kaj ĉefe nejuste rilate al la klopodoj de la ĉina popolo, gvidata de KPĈ: ĝi estas nova afero, taŭga por Ĉinujo, kiun ni povas lerni multe, sed certe ne kopii kiel lernejanoj. Mi menciis la gravecon, kiun la socia revolucio en Afriko kaj Latin-Ameriko, same kiel kompreneble en Azio, povus havi por provoki la disfalon de kapitalismo en Eŭropo, kiel Markso jam profetis, koncerne la situacion en Irlando rilate al la brita fortikaĵo. Jen do kontinueco, kiu evoluas en teoria kaj praktika novigo.


El Popola Ĉinio: La 10-an de julio en la Ĉina Ŝtata Muzeo inaŭguriĝis la ekspozicio pri antikva Romo, al kiu ĉina prezidanto Xi kaj itala prezidento Mattarella adresis salutmesaĝon. Kiajn rolojn ludas tiuj kulturaj interŝanĝoj en intimigo de la rilatoj de la du landoj kaj kiel tiuj interŝanĝoj akcelas ekonomiajn kunlaborojn de la du landoj?


Prof-ro Alberto Lombardo: La espero estas, ke ĉi tiuj interŝanĝoj povu bremsi kaj antaŭeviti la militemajn tendencojn. Ili estas tre gravaj por ke la politikaj klasoj de diversaj landoj akiru pli grandan reciprokan fidon. Bedaŭrinde, Italujo respondas al politikaj diktaĵoj, kiuj ĉesas antaŭ nenio. La projektoj, kiuj estis komencitaj de la unua registaro de Giuseppe Conte (tiama ĉefministro) estis "ĵetitaj eksterŝipen" post kiam la usona registaro vokis la ministrojn por raporti.


Mi memoras, ke en marto 2019 prezidanto Xi Jinping venis al nia Sicilio. Ĝi estus povinta esti la okazo por la ekonomia relanĉo de Sicilio. Estis tre grava helpo, kiun la granda lando donis al ĉi tiu malgranda insulo sub la premo de ekonomia krizo. La ĉefaj gvidantoj de la sicilia politiko rapidis diri, ke "oni ne parolis pri komerco" kaj ankaŭ ke por estontaj investoj ĉio estis submetita al la aprobo de la nacia registaro. La mallerta kaj distriĝema itala politika klaso do fuŝuzis la gravan ŝancon.


Mi admiras la paciencon kaj proverban persistemon de la ĉinaj gvidantoj, kiuj strebas ĉi tiun politikon, sed tiujn, kiuj vere estras en Italujo, oni devas serĉi ilin preter la Alpoj kaj eble preter la Oceano. Tiu ĉi politika klaso enigis nin post la 24-a de februaro en tre danĝeran ekonomian kaj militan situacion kaj preskaŭ ĉiuj parlamentanoj -- de dekstre ĝis maldekstre -- konkurencas por akiri akcepton ĉe Vaŝingtono.


"La pesimismo de la racio kaj la optimismo de la volo", diris nia amata Antonio Gramsci. Ni do provu persisti en tiu ĉi direkto kaj ne senkuraĝiĝi kaŭze de seniluziiĝoj.


El Popola Ĉinio: Ĉinio nun ekpaŝas al tutflanka konstruado de moderna socialisma lando, kiel vi taksas la evoluon kaj ekonomian disvolvon de la lando?


Profesoro Alberto Lombardo: La taksado estas en la nombroj. Ne estas la kazo ĉi tie elrakonti statistikojn pri la malneta enlanda produkto, malriĉeco, vivdaŭro kaj bonfarto, akademiaj kaj teknologiaj atingoj, import-eksporto ktp. Ĉiuj nombroj atestas la salton al prospera kaj rejunigita socio, diris prezidanto Xi.


En la realo, hodiaŭ ni kapablas ĉirkaŭpreni per unu rigardo la tutan evoluon de la konstruado de la socialismo en Ĉinujo: de Maŭ-revolucio, al la reformoj de Deng kaj al la socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko de Xi. Komparante ĉi tiun vojon al tiu de saltisto, ni povas nomi la unuan fazon de akumulado de fortoj, la dua de elano kaj la tria de antaŭensvingiĝo. La dua pivotis sur la unua kaj la tria sur la unuaj du. Malgraŭ la profundaj diferencoj en la politikoj, ilia kontinueco povas esti komprenata de ni nur nuntempe.


Ĉu eraroj, faloj, malsukcesoj, malegalecoj, distordoj? KPĈ nenion neas kaj nenion kaŝas. "La partio estas granda ne ĉar ĝi neniam eraras, sed ĉar ĝi rekonas kaj korektas siajn erarojn", diras la ĉinaj kamaradoj. Sed la bildo devas esti juĝita post kiam ĝi estas finita, anstataŭe la evoluo de homaj socioj estas je ĉies vido. Ja en Ĉinujo oni faras ion, kion la homaro neniam faris antaŭe.


La diferencoj kun la komencaj kondiĉoj rilate al la sperto de la soveta socialismo estas fundamentaj, pli ol la similecoj: de la disponeblo de kultivebla tero ĝis tiu de mineralaj rimedoj, de la duonkoloniaj kondiĉoj el kiuj eliris Ĉinujo kompare kun tiuj de granda imperiista potenco, kvankam venkita, de cara Rusujo. Malsamaj kondiĉoj kaj do malsamaj solvoj, novaj, ne peseblaj ĝis antaŭe, riskaj. Sed hodiaŭ ni povas diri, kun la bildo jam ĉeftrajte konturita, ke la vojo estas finenda sed sukcesa.


Ĉinujo en malpli ol cent jaroj faris multe pli ol tio, kion ni italoj faris en kvincent: de humanismo ĝis la Renesanco, de la nacia releviĝo ĝis la rezisto, ni rekreis nacian senton, ni liberiĝis de fremda superregado, ni venkis feŭdismon kaj unuigis la nacion, ni estis direktiĝantaj al socialismo. Ĉiuj paŝoj duonfaritaj aŭ abortitaj. Nu, Ĉinujo faris ĉi tiujn paŝojn kaj plenumis ilin ĉiujn kaj nun prezentiĝas al nova epoko.


Kiel diris prezidanto Xi Jinping, la Komunista Partio estis la motoro kaj estas la farinto de ĉi tiu vojo. Sen ĝi, tio, kio estis farita kaj kio restas farenda, ne estus ebla. Kaj tio estis farita danke al la nerompebla unueco inter la partio kaj la ĉina popolo.


El Popola Ĉinio: La 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ elektos siajn novajn gvidantojn, kion estas via deziro kaj ekspekto al la nova gvidanta grupo?  


Profesoro Alberto Lombardo: Mi pensas, ke mi interpretas la sentojn de mia tuta partio dirante, ke ni ne nur deziras al KPĈ la plej bonajn sukcesojn por ĝia kongreso, sed ankaŭ ke la jam fruktodonaj rilatoj inter niaj partioj povu pliprofundiĝi.


La laboro, kiun ni povas fari laŭeble, estas kontraŭbatali la venenan kontraŭĉinan kampanjon, kiun la Okcidento akrigas, por klarigi, ke tio estas profunde kontraŭa al la deziroj kaj interesoj de la popoloj, ĉefe de tiuj eŭropaj. Ke la ekonomiaj perspektivoj de egaleca komerco estas ŝanco ne perdebla por malgrandaj kaj grandaj operaciantoj al lando, kiu jam estas la plej potenca altira poluso en la mondo. Ke ekkoni la grandan ĉinan kulturon estas unika ŝanco en la vivo de ni ĉiuj. Historio iras en ĉi tiun direkton kaj ne kutimas atendi tiujn, kiuj restadas sur malnovaj skemoj jam malnoviĝintaj.


Tial ĉiu ŝanco renkontiĝi, ĉiu propono pri scienca kaj kultura kunlaboro kun la ĉinaj aŭtoritatoj estas internaciisma devo por nia lando, kaj ankaŭ grandega plezuro.


Intervjuis Pietro Fiocchi kaj Chen Ji




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat