Vilhelmo Lutermano: Evoluo de Ĉinio signifas evoluon de ĉiuj triamondaj landoj

BY:Vilhelmo LutermanoOctober 7, 2023


Vilhelmo Lutermano estas germana esperantisto, kiu aktive tradukas germanan literaturon en Esperanton kaj viglas en la maldekstra Esperanto-movado. Li naskiĝis en 1936 en norda Germanio kaj esperantistiĝis en 1987. Li estas ĉefredaktoro de la Esperanto-versio de Le Monde diplomati-que (http://eo.mondediplo.com). Li delonge loĝas en Kubo kun sia edzino kaj fondis familion en la lando.


Li opinias, ke Kubo estas entute simpatia pro sia principo de socia justeco en la lando mem kaj ankaŭ pro sia internacia solidareco. Lastatempe, pri la kunlaboro inter Kubo kaj Ĉinio kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", El Popola Ĉinio intervjuis lin.


El Popola Ĉinio: Kia estas la vivo de ordinaraj homoj en Kubo? Ĉu vi iam renkontis ĉinojn laborantajn kaj loĝantajn en Kubo?


Vilhelmo Lutermano: La situacio de ordinaraj homoj ĉi tie estas tre malfacila kaj eĉ pli graviĝis pro la epidemio de KOVIM-19, kontraǔ kiu Kubo ja tre rapide havis bonajn vakcinojn (mi mem estis tuj vakcinita per la vakcino Soberana). Sed pro la epidemio la turismo, unu el la ĉefaj ekonomiaj pilieroj de la lando, dum jaroj tute nuliĝis, kaj la sekvoj, aldone al la usona blokado, estas serioza reduktiĝo de la vivnivelo al klopodo de simpla transvivado por la ordinaraj homoj.


En Havano ja ekzistas ĉina kvartalo, kun multaj ĉinaj restoracioj – kelkaj kun vere ĉinaj kuiristoj, sed la ĉinoj tie, kiuj parolas la ĉinan, estas tre malmultaj. Ekzistas Konfucea Instituto, kiu instruas la ĉinan, ligitan kun la universitato. Mi mem lernas la ĉinan – memlerne per lernolibroj kaj telefonaj aplikaĵoj, ĉar mi intencas viziti vian landon – la ĉinaj amikoj asertis al mi, ke mi ne bezonas koni la ĉinan, ĉar mi estos ĉiam akompanata de ĉinaj esperantistoj, sed via lingvo mem, ŝarĝita de jarmiloj da kulturo, tre interesas min kaj mi eĉ esploras la eblecon plu lerni ĝin en Ĉinio mem.


El Popola Ĉinio: Vi scias pri la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo". Fakte, kompare kun la komenco, eĉ kompare kun la pasinta jaro, la iniciato multe vastiĝis, kiel vi pensas pri ĝi kaj ĉi tiu ŝanĝo?


Vilhelmo Lutermano: Okaze ni ankaŭ nomas ĝin Nova Silkovojo. Laŭ mia observo, ĝi sekvas la ĝeneralan principon de ĉinaj eksteraj politiko kaj komerco, nome agi surbaze de reciproka gajno, ne por la elitoj de la koncerna lando, sed por la popoloj. Tiu principo estas komprenata kaj akceptata de ĉiam pli da landoj, pro la intertempe jam videblaj avantaĝoj. Cetere mi vidas similecon ankaŭ kun la principoj de la nune kreskanta BRICS-grupo (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko), kiu fine de ĉi aŭgusto kunvenis kaj faris gravajn decidojn. Ambaŭ iniciatoj montras prosperigan vojon al la estonteco de la homaro.


El Popola Ĉinio: Nun, kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", Ĉinio kaj Kubo kunlaboras en biomedicino kaj agrikulturo, kion vi opinias pri tiuj kunlaboroj?


Vilhelmo Lutermano: Mi havas grandajn esperojn por bonaj reciprokaj rezultoj, ekzemple en biomedicino, ĉar Kubo ja sukcese investis multan energion kaj laboron de multegaj homoj kaj en medicina kaj en biomedicina esplorado. Pri la teknikoj de silkoproduktado per moruso kaj silkraŭpoj, Ĉinio kompreneble havas tre valorajn miljarajn spertojn, kiujn Kubo per tiu projekto povos akiri, sed pri la detaloj mi ankoraŭ devos informiĝi.


El Popola Ĉinio: Kiaj estas viaj atendoj pri la estonta kunlaboro inter Kubo (kaj aliaj landoj najbaraj al Usono) kaj Ĉinio, kaj la interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter esperantistoj de ambaŭ flankoj?


Vilhelmo Lutermano: Mi esperas, ke la amikecaj rilatoj kun Ĉinio baldaŭ kondukos al plibonigo de la ekonomia situacio en Kubo. Tiaj rilatoj absolute necesas por rompi la mortigan usonan blokadon. Feliĉe kromaj najbaraj landoj, ekzemple Honduro, nun ankaŭ iras la amikecan vojon kun Ĉinio. Bonaj rilatoj de ĉiuj ĉi latinamerikaj landoj kun Ĉinio estas antaŭkondiĉo por vere sendependiĝi el la usona politika kaj ekonomia premado.


Kaj estas necese, ke ankaŭ la esperantistoj komprenu tion kaj ke ili energie intervenu en la diskutadon pri la okcidentaj provoj "senriskigi" kaj "diversigi" siajn komercajn rilatojn kun Ĉinio – provoj kiuj vere celas malhelpi la evoluon de Ĉinio kaj kiom eble plej longe konservi la okcidentan (usonan) dominadon. Necesas ke la esperantistoj komprenu, ke la evoluo de Ĉinio signifas evoluon de ĉiuj ceteraj triamondaj landoj, kaj ke ili esprimu tion en Esperanto kaj ankaŭ en siaj propraj naciaj lingvoj. Ili pli ol nun sur ĉiuj kontinentoj fariĝu perantoj de la estonteco.


El Popola Ĉinio: Multaj ĉinaj esperantistoj malmulton scias pri Kubo kaj tiea Esperanto-movado. Ĉu vi povas diskonigi ĝin al ni?


Vilhelmo Lutermano: Kubo, insularo en la suda proksimeco de Usono, jam de jardekoj suferas krudan usonan blokadon en financo kaj komerco, kiun ankaŭ mi spertas. La vivkondiĉoj pro tio estas kelkfoje tre akre tuŝitaj. Aktuale Kubo, tre dependa de internacia turismo, suferas la mankon de eŭropaj turistoj, ĉar pro la ekonomia krizo en Eŭropo, precipe en Germanio, granda parto de ties turistoj jam ne povas pagi la pli multekostan flugbileton al tiom fora turismejo. La kuba Esperanto-movado estas vigla, tamen ĝia aktiveco draste reduktiĝis dum la KOVIM-19-a periodo, kaj nun iom post iom reakiras sian antaŭan viglecon.


El Popola Ĉinio: Ĉu vi scias pri Esperanto-movado en Ĉinio? Kion vi pensas pri ĉinaj esperantistoj kaj ĝia Esperanto-movado?


Vilhelmo Lutermano: Mi havas diversajn bonegajn rilatojn kun ĉinaj esperantistoj kaj eldonas iliajn librojn. Mi alte taksas ilian tradukadon de la riĉa klasika literaturo, faritan precipe de Wang Chongfang kaj de Vejdo. Cetere mi pensas, ke ĉinoj, pro la interesaj ecoj de sia propra lingvo, povus ludi gravan rolon por antaŭenigi Esperanton en ties fundamenta senco – do en la senco de la fundamento de Esperanto, per uzado de vortoj el kunmetaĵoj anstataŭ uzi plurmilojn da fremdvortoj, per kiuj la lingvo proksimiĝas al naciaj lingvoj kaj per tio ĉiam pli perdas sian ekzistorajton. Do, miaopinie, ĉinoj povas savi Esperanton per uzado de sia propra vortfarado anstataŭ imiti la eŭrop-centran stilon de fremdvort-emo.


Intervjuita de Chen Ji kaj Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat