Ekonomia kresko de Ĉinio kaj centraziaj landoj estos pli alta ol la monda averaĝo

BY:Xie RuifengMay 18, 2023

En la 18-a kaj la 19-a de majo, la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio okazos en Xi'an, Shaanxi-provinco. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidos la pintkunvenon, kaj prezidentoj de Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio estis invititaj ĉeesti la kunvenon. Tio estas la unua fojo post la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la kvin landoj antaŭ 31 jaroj, ke la ŝtatestroj okazigis konferencon eksterrete, kio estas mejloŝtono en la historio de la rilatoj inter Ĉinio kaj la centraziaj landoj.


Xi’an, gastiganta urbo de Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio, en nokto

Ĉinio kaj centraziaj landoj estas najbaroj kun komuna landlimo je pli ol 3 300 kilometroj. En la lastaj jaroj, kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", daŭre pliiĝis la interkomunikado inter Ĉinio kaj la landoj. Etendiĝo de translandlimaj transportaj kanaloj kaj pliiĝo de transportaj manieroj de Ĉinio kaj la Centra Azio helpis al centraziaj landoj transformi siajn malavantaĝojn de enlandaj lokoj en avantaĝojn de vojnodo por komercaj interŝanĝoj.


Dank' al komuna klopodo de ĉiuj partioj, la komerc-sumo inter Ĉinio kaj la centraziaj landoj atingis 70.23 miliardojn da usonaj dolaroj en 2022, je 40% pli multe ol tiu en la pasinta jaro, la plej bona rekordo en la historio, kaj estis pli frue realigita la komerca celo establita de ŝtatgvidantoj. La eksportado de Ĉinio al la kvin centraziaj landoj estis 42.36 miliardoj da usonaj dolaroj, je 43.3% pli multe ol tiu en la pasinta jaro; importado el la kvin centraziaj landoj sumiĝis je 27.87 miliardoj da usonaj dolaroj, pliiĝante je 35.8%. Nun Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Kirgizio kaj Turkmenio, la dua plej granda de Kazaĥio kaj Uzbekio, kaj la tria de Taĝikio.


Ankaŭ la translandlima elektronika komerco rapide disvolviĝas en la Centra Azio. Ĝis la fino de 2022, 196 kazaĥaj kompanioj ekfunkciis en la retbutiko Alibaba, kaj 100 uzbekaj kompanioj negocis tie. E-komerco laŭ la itinero de la Silka Vojo helpas malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn en centraziaj landoj akceli ciferecan transformiĝon, uzi interreton por realigi internacian komercon "aĉeti tutmonde, vendi tutmonde".


Laŭ prognozo de internaciaj organizoj, la ekonomia kresko de Ĉinio kaj centraziaj landoj estos pli alta ol la monda averaĝo en 2023. Ĉi tiu regiono fariĝos kunlabora zono por bonkvalita disvolvo kaj pionira areo de "La Zono kaj Vojo". Sub la nuna kompleksa internacia situacio, Ĉinio kaj la landoj senĉese profundigas kunlaborojn kaj pliigas ekonomiajn ligojn, firmigas la stabilecon de la regiona industria ĉeno kaj provizoĉeno kaj helpas la ekonomian disvolviĝon de diversaj landoj kaj regionoj.


Verkita de Liu Huaqin, estro de Instituto de Eŭrazio sub Akademio de Internacia Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat