Video】Brazila profesoro: mi ŝatas aŭdi rakontojn pri la pozitiva efiko de "La Zono kaj Vojo"

BY:October 27, 2023


La iniciato "La Zono kaj Vojo" havas kvin gravajn aksojn, sed la kerna estas la investado en infrastrukturo. Tiuj investoj en infrastrukturo estas bezonataj de Sud-Ameriko, inkluzive de Brazilo. Cetere la iniciato "La Zono kaj Vojo" havas la Fonduson de la Silka Vojo, kiu ĝis antaŭ nelonge havis en kaso 40 miliardojn da usonaj dolaroj prunteblajn de la landoj partoprenantaj ĉi tiun iniciaton.


Mi partoprenas tiun ĉi forumon, aŭskultis multajn prelegojn, inkluzive tiujn de homoj el pluraj landoj partoprenantaj tiun ĉi iniciaton, kaj ili prezentis konkretajn ekzemplojn de infrastrukturaj projektoj, kiuj alportis profiton al siaj landoj. Mi tre ŝatas vidi kaj aŭdi rakontojn de tiuj homoj pri la pozitiva efiko de projektoj realigitaj per "La Zono kaj Vojo".


La iniciato "La Zono kaj Vojo" estas inspirita de la antikva Silka Vojo, kiu estis aro da vojoj tre gravaj por la komerco de Azio, trairante Centran Azion, Arabion, nordan Afrikon, ĝis Venecio, kiu estis enirpordo de Eŭropo. Ne hazarde, la arkitekturo de Venecio estas inspirita de la maŭra, pro la interŝanĝoj kun araboj. Oriento alportis al Eŭropo aron da novaj ideoj kaj inventaĵoj kiuj impulsis Renesancon, kiu siavice kreis klerismon.


Estas interese konstati, ke nuntempe, kiam ni vidas Okcidenton en momento de "mallumo", kun kelkaj trajtoj similaj al tiuj de la antaŭrenesanca mezepoko, kun Okcidento sin merĝanta en diskriminacio, ksenofobio, rasismo, militoj kaj interna divido, venis Ĉinio kaj proponis la iniciaton "La Zono kaj Vojo".


Kiam la ĉina registaro substrekas antaŭenigon de kulturaj interŝanĝoj kaj dialogo, ĝi pavimas la vojon al internacia ordo pli stabila kaj paca kun respekto al la kultura diverseco de la landoj.


Tiu propono esence diverĝas de la okcidentstila tutmondiĝo de la 1990-aj jaroj, kiu fakte proponis "okcidentigon" de la mondo laŭ la sama gvidlinio de koloniismo: unu popolo, unu pensmaniero, unu agadlinio. Ĉinio, siavice, subtenas mondan ordon, en kiu kultura diverseco devas esti respektata, kaj por tio necesas respekti la suverenecon de la ŝtatoj.


* Evandro Menezes de Carvalho, brazila profesoro de Fundação Getúlio Vargas