Inaŭguriĝis 11-a Artsemajno de Ĉinio, Sud-Azio kaj Sudorienta Azio

BY:Xie RuifengAugust 16, 2023

La 15-an de aŭgusto inaŭguriĝis la 11-a Artsemajno de Ĉinio, Sud-Azio kaj Sudorienta Azio en Kunming de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Kiel grava parto de la 7-a Ĉin-Sudazia Ekspozicio kaj la 27-a Kunming-a Foiro pri Importaj kaj Eksportaj Varoj, la artsemajno celas, per la riĉaj artprezentadoj kaj kulturaj interŝanĝoj, prezenti la fruktojn de kulturaj interŝanĝoj inter la provinco Yunnan kaj la sudaziaj kaj sudorientaj aziaj landoj, konstrui platformon por tiaj interŝanĝoj por plifortigi reciprokan komprenon, kaj antaŭenigi profundajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj la landoj. La temo de ĉi-jara artsemajno estas "kunkonstrui 'La Zonon kaj Vojon', rendevui en Yunnan", kaj semajno daŭros ĝis la 20-a de aŭgusto.








Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat