Putin: "La Zono kaj Vojo" havas vastan perspektivon

BY:Xie RuifengOctober 8, 2023

La 5-an de oktobro en Soĉi, Rusio, rusa prezidento Vladimir Putin parolis en la plena kunveno de la jarkunveno de la Internacia Debatklubo Valdai. Li diris, ke la ĉina ekonomio daŭre kreskas kaj Ĉinio restas unu el la gravaj motoroj de la monda ekonomio. La ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" havas vastan perspektivon, kaj Rusio kaj Ĉinio antaŭenigas la efektivigon de la kunlaboro inter la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la iniciato.



Putin emfazis, ke kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio ankoraŭ estas unu el la tre gravaj faktoroj por stabiligi la internacian situacion. Rusio kaj Ĉinio ne starigos malgrandajn grupojn, ambaŭ nur devigite reagas al tio, kio okazas ĉirkaŭ ili.


Krome, Rusio kaj Ĉinio kunlaboras en konstruado de ŝoseoj kaj fervojoj, kaj ankaŭ kunlaboras en la kampo de industrio, kaj ambaŭ flankoj ludas komplementajn rolojn en duflanka komerco.


La klubo Valdai estis fondita en 2004. Ĝi okazigas jarkunvenon ĉiujare kaj estas grava platformo por interŝanĝoj kaj interagoj inter politikistoj kaj akademiuloj de la tuta mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat