Fabio Tiburzi: Ni ne plu iras rekte al unupolusa regado, sed al tiu multpolusa

BY:Fabio TiburziOctober 7, 2023


Fabio Tiburzi, esploristo ĉe Eurispes, instituto por politikaj, ekonomiaj kaj sociaj studoj, kunlaboras kun la Internacia Departemento de la instituto kiel kvalifikita membro de la BRICS-Laboratorio (la sola internacia kunordigita labor-grupo en Eŭropo), krome li esploras pri G20, kontraŭ-koruptado kaj la ĉina Silka Vojo.


Antaŭe li oferis sian profesian kunlaboron al la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj Internacia Kunlaboro ĉe la Ĝenerala Direkcio pri Disvolva Kunlaboro. En ĉi tiu rolo s-ro Tiburzi faris esploradon kaj helpis disvolvajn bankojn kaj novajn financajn instrumentojn. Samtempe li partoprenis en la redaktadon de diversaj dokumentoj kaj prizorgis gravajn instituciajn eventojn pri Ĉinio, Afriko, Azio kaj Sudameriko.


Li verkis plurajn publikaĵojn kaj raportojn pri pintaj aferoj, kiel la disvolviĝo de internaciigo en la mediteranea regiono; la rolo de BRICS en ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝiĝoj; la raraj teroj kaj eblaj estontaj evoluoj; Italio, Ĉinio kaj la nova Silka Vojo; la spac-konkurenco inter superpotencoj, la Polusa Silka Vojo kaj la geopolitiko de Ĉinio en la arkta zono.


El Popola Ĉinio: En la pasintaj dek jaroj, pli ol 150 landoj kaj 30 organizoj subskribis kunlaborajn dokumentojn kun Ĉinio pri la konstruado de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj hodiaŭ la iniciato jam estas la plej populara internacia kunlabora publika produkto kaj la plej granda kunlabora platformo en la mondo, do kiel vi, esploristo en pensfabriko, taksas ĝin?


Fabio Tiburzi: Tiu ĉi iniciato estis mejloŝtono por Ĉinio, kiu, priatentante la portempan malkreskon de la Okcidento, sin montras kaj prezentas sin al la mondo per projektoj, investoj, kulturaj interŝanĝoj, helpo al aliaj landoj, sukcesante ankaŭ forigi malriĉecon hejme. Ĝi samtempe reduktas la malkomforton de sia popolo kaj apogas eksterlandajn populaciojn.


"La Zono kaj Vojo" estas utila por ĉiuj tiuj landoj, kiuj ne estis subtenataj dum la pasintaj jaroj, de tiuj tutmondismaj nacioj, kiuj nur volis profiti (interkonsente kun tiuj samaj registaroj kaj regantoj, kiuj devis protekti siajn samlandanojn), de la materiaj kaj homaj rimedoj de la tiel nomata tutmonda vilaĝo.


El ĉiuj nacioj kiuj aliĝis, ĝis nun neniu plendis, kaj ŝajnas, ke neniu nacio havas problemojn pri la fama "ŝuldkaptilo", krom Sri-Lanko, kiu alfrontis tumultojn pro la ĉina investo en la Hambantota-haveno kaj pro la administradrajtoj de la haveno. Tamen la fakto estas, ke Ĉinio estas subtenata de la plej multaj nacioj, do se estus gravaj problemoj, la menciitaj nacioj petus helpon de aliaj.


El Popola Ĉinio: Laŭ vi, kian rolon la iniciato ludas en la ekonomia disvolviĝo en la aliĝintaj landoj? Kaj kian rolon ĝi havas en la internaciaj rilatoj kaj por ekonomia disvolvo?


Fabio Tiburzi: La iniciato de la Silka Vojo restas fundamenta helpo por la bezonoj de tiuj landoj, kiuj pro diversaj kialoj ne povis kaj/aŭ volis disvolvi sian propran ŝtaton, ni imagu la mankon de vojoj, putoj, hospitaloj, bazaj necesaĵoj ktp.


Ĉinio prezentis sin al la mondo kiel ideala partnero, kiu ne uzas trudajn rimedojn, kiu ne enmiksiĝas en la internajn aferojn de iu nacio, kiu ne uzas sian militistaron rekte sur eksterlandaj teritorioj. Male, se ĝi uzus tiajn politikojn, oni tuj rigardus ĝin kiel koloniisman landon, do tio ne estus saĝa elekto, ĉinoj perdus sian kredindecon, kiu ja devos pli kaj pli firmiĝi per agoj konkretaj kaj kiel eble plej multe klare kompreneblaj. 


El Popola Ĉinio: Ĉu la iniciato motivigas la ekomonian disvolvon de la aliĝintaj landoj?


Fabio Tiburzi: Ĝis hodiaŭ estas granda nombro da homoj, kiuj ne povas aliri al primaraj servoj. Multaj landoj nuntempe, kiel mi skribas, ribelas por akiri pli multe de siaj respektivaj registaroj, kiuj havas la necesajn riĉaĵojn, kiujn nur pro personaj kialoj iuj regantoj ne uzas por plibonigi la vivnivelon de la populacioj.


El Popola Ĉinio: Ĉu la pligrandiĝo de BRICS kaj la evoluo de ĉi tiu kreskanta internacia geopolitika kaj geoekonomia realo influos la disvolviĝon de la iniciato La Zono kaj Vojo? Kiel?


Fabio Tiburzi: Absolute jes. De multaj jaroj mi aŭdas de multaj fakuloj, ke BRICS-landoj cedos, kaj ĉiujare senprokraste la faktoj pravigas ilin.  


Estas vere, ke tiuj landoj estas tre malsamaj unu de la alia. Sufiĉas pensi, ke varoj kaj servoj jam estas interŝanĝataj inter ili en sia propra valuto, kaj tio estas granda paŝo antaŭen por limigi la potencon de la tutmondisma dolaro.

La nuna historia momento estas decida: ni ne plu iras rekte al unupolusa regado, sed al tiu multpolusa. Ĉi tiu realaĵo povus ĉesigi la mankon de rajtoj, ekstrema malriĉeco, la eblecon revenigi la ŝtaton en la ekonomion por subteni siajn proprajn samlandanojn.


Intervjuita de Chen Ji kaj Pietro Fiocchi







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat