Video】Wang Yiwei: "La Zono kaj Vojo" estas reciproke utila

BY:October 26, 2023

     

Nelonge post la propono de la iniciato "La Zono kaj Vojo", mi vizitis la Ministerion pri Eksteraj Aferoj de Germanio. La germana vicministro demandis, ke estis ĉina silko en la antikva Silka Vojo, kaj ĝi estis unika.  Ĉinio estas la mastro kaj modelo de agrikultura civilizacio, sed nun ĝi estas en industria civilizacio. Laŭ via opinio, kion Ĉinio vendas? 


Ankaŭ multaj ĉinoj havas ĉi tiun demandon. Ĉinio havas plenan industriĉenon, kaj la industria sistemo de Unuiĝintaj Nacioj havas klasifikon de 39 grandaj, 191 mezaj, kaj 525 malgrandaj industriaj sistemoj. En la mondo, nur Ĉinio havas ilin ĉiujn. 


Do ĉinaj konstruaĵoj kaj produktoj estas la plej malmultekostaj kaj efikaj. Krome, ni devas havi longtempan planon. Tio estas, ke plibonigita infrastrukturo kontribuas al la evoluo de industriaro. La konstruado de infrastrukturo daŭras longtempon kaj malrapidas produkti kaj multekostas.  Ĝi povas esti efektivigita nur surbaze de longdaŭra planado de ŝtataj entreprenoj. Jen la supereco de la socialismo kun ĉinaj trajtoj. 


Eŭropanoj miris, ke ili ne povas bone plani por la venontaj monatoj, sed Ĉinio planas aferojn por venontaj jardekoj. Ĝi estas stabila, do estas pli facile fari. La strategioj kaj iniciatoj proponitaj de Usono eble ne estos efektivigitaj venontjare, kaj ankaŭ eble alfrontos la ŝanĝon de prezidento. Tio estas ĝia manko. 


Krome ĝia ekonomio estis virtualigita, kiel ĝi povas helpi aliajn, kiam ĝi mem ne estas bona? Precipe ĝia evoluo estas je granda kosto de disvolviĝo de aliaj. Kiel la monda fabriko, Ĉinio povas vendi nur 30% aŭ 40% de siaj produktoj enlande, kaj la resto iras al la landoj kadre de "La Zono kaj Vojo". 


Do Ĉinio sincere helpas ilin. Dum decidoj aŭ agado, la interesoj de ĉiuj estu konsiderataj. Nia penso estas, ke nur kiam ili evoluas kaj aĉetas ĉinajn produktojn, ili povas antaŭenigi la ĉinan merkaton al internacia kunlaboro, kio vere faras la ĉinan ekonomion stabila kaj ampleksa, kaj reciproke profita kaj kungajna. Tio estas ĝia ĉarmo.


* Wang Yiwei, vicprezidanto de la Instituto de Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko de Xi Jinping de Popola Universitato de Ĉinio