Komerco de Ĉinio kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo kreskis je 9.8%

BY:Xie RuifengJuly 14, 2023


La 13-an de julio en la gazetara konferenco pri ekstera komerco de Ĉinio en la unua duono de 2023, proparolanto de la Ĝenerala Administrado de DoganojLü Daliang diris, ke en la unua duono de 2023 la internacia merkato de ekstera komerco de Ĉinio estis pli diversigita, malferma platformo ludis evidentan rolon kaj verda industrio estis plena de movforto. 


De januaro ĝis junio entute 540 000 entreprenoj pri ekstera komerco havis efikajn atingojn en importado kaj eksportado, kreskante je 6.9% kompare kun la sama periodo de 2022. Sub premo de ekstera komerco, Ĉinio multe klopodis por emerĝanta merkato, kreis altnivelan malferman platformon, kulturis avantaĝajn industriojn kaj senĉese kunigis novan movforton de ekstera komerco. En la unua duono de 2023, la komerco de Ĉinio kun la landoj laŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo" kreskis je 9.8%. La proporcio en totala sumo de importado kaj eksportado kreskis ĝis 34.3%. Samperiode la komerco kun latinamerika kaj afrika merkatoj kreskis respektive je 7% kaj 10.5%. La internacia merkato estas pli diversigita.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat