Rakontoj

Faroj de Lin Zexu nekonataj ekster Ĉinio
Sanfangqixiang (Tri stratoj kaj sep aleoj) estas fama vidindejo en la urbo Fuzhou de la provinco Fujian. En tiu loko dum la lastaj jarcentoj vivis pluraj intelektuloj, eminentuloj kaj famuloj, kiuj lasis sian markon en la historio de Ĉinio. Unu el ili estas Lin Zexu, filozofo kaj politikisto konata ekster Ĉinio ĉefe pro sia klopodo malpermesi opion en la lando. La skribaĵo "Diru ne al drogoj" sur la bazo de lia statuo en Novjorka Ĉina Urbeto, inaŭgurita en 1997, estas bona ekzemplo de la stereotipa ideo de okcidentaj homoj pri li.
Nepala ĵurnalo: "La Zono kaj Vojo" helpas nuligi malriĉecon kaj starigas bazon por monda kreskado
Lastatempe, la nepala anglalinva retĵurnalo Kathmandu Tribune publikigis artikolon, kiu asertas, ke la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" ludas la rolon kiel bazon por monda kreskado kaj nuligo al malriĉeco. La artikolo montras, ke ekde la lanĉo de la iniciato, la Azia Infrastruktura Invest-Banko, Silkvoja Fonduso, Nova Disvolva Banko kaj aliaj novaj internaciaj organizoj investas por konstrui infrastrukturojn, kaj ili estas gravaj anstataǔecaj planoj en la nuna tutmonda sistemo kun nesufiĉa financo.
Ĉinio kaj Indonezio konsentis intensigi kunlaboron de "La Zono kaj Vojo"
Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe emfazis la specialan ligitecon de Indonezio kun la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, vokante la du landojn fortigi kunlaboron sub la kadro de la iniciato "La Zono kaj Vojo". Xi diris dum la renkontiĝo kun indonezia prezidento Joko Widodo, ke li proponis la Maran Silkvojon de la 21a Jarcento unuafoje, kiam li faris paroladon en Indonezio en oktobro de 2013. La integriĝo de la propono kun la Tutmonda Mara Apogpunkto de Indonezio riĉigis duflankajn rilatojn.
La haveno Piraeus en Grekio, modelo de kungajno kadre de "La Zono kaj Vojo"
La haveno Piraeus en sudaj Balkanoj kaj sudorienta Grekio estas la plej granda haveno en Grekio, la plej granda kontenera haveno en orienta regiono de Mediteraneo kaj unu el la 50 plej grandaj konteneraj havenoj en la mondo. En 2016 ĉina grupo COSCO SHIPPING fariĝis akciulo de la havenoficejo de la haveno Piraeus kaj nun la haveno estas rigardata kiel modelo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Grekio.
Kiel oni uzos aldonitan investon de Silkvoja Fonduso?
La 14an de majo en la malferma ceremonio de Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis, ke lia lando aldonos 100 miliardojn da juanoj al Silkvoja Fonduso kiel financa subteno por "La Zono kaj Vojo". La promeso vekis diskutojn en interreto. Iuj estas maltrankvilaj pri la profito el la investo, kaj iuj taksas, ke Ĉinio faras tion por aĉeti influon. Yi Gang, vicprezidanto de Ĉina Popola Banko, eksplikis tion.
Ĉinaj produktaĵoj helpas ordinarulojn vivi pli sekure kaj pli facile
Jam delonge oni rigardas Ĉinion kiel la prilaborejon de produktaĵoj por la tuta mondo, kaj malmultekostaj varoj produktitaj de tiu ĉi lando troviĝas ĉie en la mondo. Sed dum la lastaj jaroj la teknologia inventado kaj kreiva povo de Ĉinio, reprezentataj de grandrapidaj trajnoj kaj saĝaj poŝtelefonoj, fariĝis jam konataj internacie.
"La Zono kaj Vojo": kungajno de Ĉinio kaj la mondo
Disvolvado de "La Zono kaj Vojo" sekvas la principojn de ampleksa konsultiĝo, komuna kontribuo kaj kunaj profitoj. Ĝi estas malferma kaj inkluziva, sed ne fermita. Ĝi estas koruso de landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", ne solo ludata de Ĉinio. Dum la konstruado de komunumo de komuna sorto de la homaro, Ĉinio dividas spertojn kaj fruktojn kun aliaj landoj laŭ la kvin disvolvaj ideoj de novigo, kunordigo, verdo, malfermo kaj kuna profito.
Kion "La Zono kaj Vojo" alportas al vi?
De la publikiĝo de la iniciato "La Zono kaj Vojo" antaŭ 3 jaroj, pli kaj pli multiĝas la interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la landoj laŭ "La Zono kaj Vojo". La vivo de ordinaraj homoj de tiuj landoj pli kaj pli riĉiĝas kaj faciliĝas danke al la ĉinaj poŝtelefonoj produktitaj surloke, la ekspresaj kurier-servoj kaj la kulturaj interŝanĝoj de ambaŭ flankoj daŭrantaj sur pli altaj niveloj.
1  2  3  4