Rakontoj
- Raid Fahmi: Ni atendas, ke Ĉinio ludu kreskantan rolon en konservado de la monda paco, solvado de disputoj
- Raid Fahmi naskiĝis en la iraka ĉefurbo, Bagdado, sed pasigis la plej grandan parton de sia vivo en ekzilo. Li estas diplomiĝinto de la Londona Lernejo pri Ekonomio (London School of Economics), la Reĝino Maria Universitato de Londono (Queen Mary University of London), kaj la Universitato Sorbono de Parizo. Sekve li laboris kiel esploristo ĉe la Industria Banko de Kuvajto kaj ĉe la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo, krome li instruis kaj prelegis en edukaj kaj akademiaj institucioj en Francio, kie li estis la reprezentanto de la Iraka Komunista Partio.
- Joti Brar: "Ju pli forta Ĉinio fariĝas en sia industria, teknologia kaj armea disvolvado, des pli ĝi kapablas helpi aliajn evoluantajn landojn liberiĝi de la sufokado de ŝuldsklaveco..."
- Joti Brar, kiu estas la filino de tutmonde konata teoriulo pri marksismo kaj eseisto Harpal Brar, dediĉis kaj daŭre dediĉas sian tutan vivon al la socialista ideo kaj al la revivigo de la Komunista Partio: Nun la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, nacia politika evento de tutmonda graveco, estas tiu okazo, kiu povos, ni opinias, indiki tiujn perspektivojn kaj doni tiujn solvojn kiuj helpos ne nur Ĉinion, sed la tutan homaron, preterpasi la malfacilaĵojn.
- Shaanxi: Internacia Ekspozicio pri Silka Vojo estas ponto por kunlaboroj
- La 18-an de aŭgusto, la 6-a Internacia Ekspozicio pri Silka Vojo kun la temo "Interkonekto, reciproka integriĝo, komuna progreso, kundivido kaj kunvenko" finiĝis en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco. En la 5-taga evento, troviĝis 18 gravaj aranĝoj. Invititoj kaj komercistoj el 73 landoj kaj regionoj kaj 2 056 firmaoj alportis 20 110 specojn da eksponaĵoj al la ekspozicio. La ekspozicio en Xi'an, deirpunkto de la antikva Silka Vojo, denove servis kiel ponto por kunlaboroj inter la landoj laǔ "La Zono kaj Vojo".
- Grandrapida fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo sukcese provfunkciis
- La 16-an de novembro sukcese okazis la unuafoja provfunkcio de la grandrapida fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo, Indonezio. Tio starigis firman fundamenton por sekva konstruado kaj oficiala funkciado de la grandrapida fervojo, kunlabore konstruita de Ĉinio kaj Indonezio. La fervojo estas la unua grandrapida fervojo de Indonezio kaj Sud-Orienta Azio, ĝi, longa je 142 kilometroj kaj kun planita rapideco de 350 kilometroj hore, kunligas Ĝakarton, nacian ĉefurbon, kaj Bandungon, konatan turismejon. La fervojo estas signala programo sub la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj kunlaborado inter Ĉinio kaj Indonezio, konstruita tute laǔ ĉinaj teknikoj kaj kriterioj. Post finkonstruiĝo, la fervojo mallongigos la tempon de pli ol 3 horoj ĝis 40 minutoj por vojaĝi inter Ĝakarto kaj Bandungo.
- Hoe Ee Khor: "La Zono kaj Vojo" ludas gravan rolon por ekonomia disvolviĝo de ASEAN-landoj
- La 13-an de julio Hoe Ee Khor, ĉef-ekonomikisto de la ASEAN+3 Makroekonomia Esplor-oficejo, diris, ke ASEAN-landoj, inkluzive de Kamboĝo, estas grava parto de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj la iniciato ludas gravan rolon por ekonomia disvolviĝo de ASEAN-landoj. Li diris: "La akiroj atingitaj de ASEAN-landoj kaj favoroj al ili multe dependas de la perspektivo de profundigo al la unuiĝo de ASEAN kaj Ĉinio."
- Pakistana ministerio pri eksteraj aferoj: "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio desegnita por antaŭenigi disvolviĝon, interligon kaj kunlaboron
- Asim Iftikhar Ahmadm, proparolanto de la Pakistana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris en amaskomunikila konferenco reage al la partnereco por tutmonda infrastrukturo kaj investado, prezentita de Usono en la lastatempa pintkunveno de la Grupo 7: "Ni volas vidi medion regionan kaj tutmondan, en kiu la disvolvaj celoj de landoj kaj regionoj povas esti antaŭenigitaj per kunlaboro anstataŭ kontraŭstaro."
- Eksa slovena prezidento: Perspektivo de Ĉinio pri komuna estonteco por la homaro liveras valoran praktikan sperton
- En 2017, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis konstrui homaran komunumon de komuna estonteco en la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Tio metis ĉiujn internaciajn iniciatojn de Ĉinio, inkluzive de "La Zono kaj Vojo" en tutmondan perspektivon. Baldaŭ okazos la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj estas necese diskuti la sperton akiritan kaj pluajn paŝojn farendajn por realigo de ambaŭ -- konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco kaj de la iniciato "La Zono kaj Vojo".
- Ĉinujo hodiaŭ kaj en perspektivo -- Intervjuo kun la profesoro Fabio Massimo Parenti
- Okaze de la venonta Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinujo, politika evento, kiun ni konsideras aparte grava, por kompreni ĝiajn potencialon kaj eblajn efikojn sur internaciaj dinamikoj kaj ekvilibroj, ni turnas nin al fakulo pri tiu ĉi sektoro, profesoro Fabio Massimo Parenti.
- Alberto Lombardo: Ju pli vi scias pri Ĉinujo, des pli vi scias, ke vi scias nenion pri ĝi
- Perceptita realo kaj reala realo estas du malsamaj aferoj. Se ni celas realan progreson, ni ĉiam devas havi la plej grandan atenton al reala realo, ne al tio, kion ni, pro nescio, kredas aŭ opinias esti vera. Informoj dissenditaj de la amaskomunikiloj ne ĉiam estas senpartiecaj kaj malegoismaj. Cetere, oni pli kaj pli parolas pri la danĝero de la tute malveraj informoj por gvidi la publikan opinion favore al aŭ kontraŭ io, laŭoportune...
- Vito Petrocelli: Italio kaj italoj bezonas rekte koni Ĉinion
- Italio kaj italoj bezonas rekte koni Ĉinion kaj pli bone konigi Italion al ĉinoj. Tutmondaj aferoj iĝas pli kaj pli komplikaj, kaj pli kaj pli ofte oni disvastigas malverajn informojn, kiuj kreas maltaŭgajn opiniojn. Por reekvilibrigi la tendencojn, ni devus pli kaj pli koni la ideojn kaj proponojn de fakuloj, kleruloj ktp. Unu el ili estas Vito Petrocelli.