La 16-an de novembro sukcese okazis la unuafoja provfunkcio de la grandrapida fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo, Indonezio. Tio starigis firman fundamenton por sekva konstruado kaj oficiala funkciado de la grandrapida fervojo, kunlabore konstruita de Ĉinio kaj Indonezio. La fervojo estas la unua grandrapida fervojo de Indonezio kaj Sud-Orienta Azio, ĝi, longa je 142 kilometroj kaj kun planita rapideco de 350 kilometroj hore, kunligas Ĝakarton, nacian ĉefurbon, kaj Bandungon, konatan turismejon. La fervojo estas signala programo sub la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj kunlaborado inter Ĉinio kaj Indonezio, konstruita tute laǔ ĉinaj teknikoj kaj kriterioj. Post finkonstruiĝo, la fervojo mallongigos la tempon de pli ol 3 horoj ĝis 40 minutoj por vojaĝi inter Ĝakarto kaj Bandungo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat