Shaanxi: Internacia Ekspozicio pri Silka Vojo estas ponto por kunlaboroj

BY:September 27, 2022

La 18-an de aŭgusto, la 6-a Internacia Ekspozicio pri Silka Vojo kun la temo "Interkonekto, reciproka integriĝo, komuna progreso, kundivido kaj kunvenko" finiĝis en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco. En la 5-taga evento, troviĝis 18 gravaj aranĝoj. Invititoj kaj komercistoj el 73 landoj kaj regionoj kaj 2 056 firmaoj alportis 20 110 specojn da eksponaĵoj al la ekspozicio. La ekspozicio en Xi'an, deirpunkto de la antikva Silka Vojo, denove servis kiel ponto por kunlaboroj inter la landoj laǔ "La Zono kaj Vojo".



La eksponaĵoj implikas 8 kampojn, inkluzive de moderna agrikulturo, ekipaĵa produktado, manĝaĵo kaj medicino, altteknologio, infrastrukturo, energi-ŝparo kaj mediprotekto, komercaj servoj kaj kultura turismo. Sur la grandega stadio, kun la daŭra akcelo de industria noviĝo, la kunlaboro inter Shaanxi kaj la firmaoj tutlandaj kaj tutmondaj iom post iom plivastiĝas.



Shaanxi tenas ekonomian kaj komercan interŝanĝojn kun multaj landoj laŭ "La Zono kaj Vojo", kaj varoj el pli kaj pli da landoj kaj regionoj eniras en la ĉinan merkaton tra Shaanxi. En la unua duono de la kuranta jaro, la importado kaj eksportado de Shaanxi al RCEP-membrolandoj atingis 1.3 miliardojn da usonaj dolaroj, jare plialtiĝis je 4.4%, okupante 39.5% de la totala importo kaj eksporto de la provinco. Entreprenoj en Shaanxi investis 104 milionojn da usonaj dolaroj en RCEP-membrolandoj, kaj finis kontraktajn projektojn kun spezo de 255 milionoj da usonaj dolaroj. Shaanxi uzis 106 milionojn da usonaj dolaroj da investoj de RCEP-membrolandoj, jare plialtiĝis je 97.3%. Kiel konstanta loko de la ekspozicio, la antikva starpunkto de la silka vojo, Shaanxi malfermas sian pordon pli kaj pli larĝe.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat