Rakontoj
- La kreskiĝinta domo
- La ĵus okazinta vojaĝo, en junio kaj julio 2023, estis la unua post la forpaso de mia patrino, sekve mi okupiĝis pri nekutimaj taskoj, ekzemple kontroli dokumentojn, fotojn kaj familiajn heredaĵojn postlasitajn de ŝi. Dum plenumado de tiuj taskoj, historio de mia familio riveliĝis iom post iom: mi trovis detalojn kaj materiajn pruvojn de pluraj rakontoj, kiujn mi aŭdis de mia avino dum mia infaneco, kaj rememoris multajn agrablajn momentojn de la pasinteco.
- Eldoniĝis Esperanta versio de la libro Rakontoj pri la Silka Vojo kun Koloraj Bildoj
- La ĉina versio de tiu libro estis eldonita en 2016. Kun pli ol 200 delikataj mandesegnitaj ilustraĵoj, la libro prezentas la historion de la Silka Vojo daŭrantan pli ol 5 000 jarojn. Ĝi rakontas pli ol 70 historiajn rakontojn, enkondukas 33 heredaĵejojn, 77 nemateriajn kulturheredaĵojn kaj la programojn kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo".
- Shaanxi: Riĉrikoltaj 6 jaroj de Shaanxi-a Liberkomerca Zono
- La 1-an de aprilo estis la 6-a datreveno de la Shaanxi-a Liberkomerca Zono. En la pasintaj 6 jaroj, la zono ĉiam tenis sisteman novigadon kiel sian kernon, kaj reprodukteblecon kaj diskonigon kiel siajn bazajn postulojn. Ĝi kuraĝe provis en la kampoj de novigado, porentreprena optimumigo, faciligo por investado kaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj laŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo". Ĝis la fino de 2022, entute aperis 725 kazoj pri novigado, kaj stariĝis 152 000 novaj merkataj entoj, inkluzive de 96 700 novaj entreprenoj kaj 934 eksterlandaj entreprenoj, formante kunĝuadon de la fruktoj de reformado kaj pordmalfermo.
- Kion signifas reprosperiĝo de ĉina ekonomio?
- Laŭ la Monda Banko, la ekonomia kresko de Ĉinio altiĝos ĝis 4.3% en 2023. La Internacia Mona Fonduso prognozis, ke la ekonomia kresko de Ĉinio povos atingi 5.2% en 2023, kompare kun la antaŭa prognozo, ĝi altiĝis je 0.8%. Krome, ankaŭ konataj investbankoj kiel Morgan Stanley, Goldman Sachs, Credit Suisse kaj UBS, altigis siajn prognozojn pri la ekonomia kresko de Ĉinio.
- Shaanxi: kunlaboroj kaj kungajno laŭ "La Zono kaj Vojo"
- Ekde kiam Ĉinio proponis la iniciaton "La Zono kaj Vojo", rilataj kunlaboroj kaj vojaĝoj inter la ĉina provinco Shaanxi kaj la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" pli kaj pli multiĝis. En antikveco, Chang'an (nuna Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi) akceptis komercistojn el la tuta mondo, kaj en Chang'an kuniĝis diversaj kulturoj kaj tie prosperis komerco, kulturo kaj turismo. Nun, 10 jarojn post propono de la iniciato "La Zono kaj Vojo", la spirito de la Silka Vojo denove releviĝis.
- Shaanxi pliigas interŝanĝojn de civilizacioj kaj antaŭenigas protekton de kulturaj heredaĵoj
- En la lastaj jaroj la provinco Shaanxi de Ĉinio okazigis 104 ekspoziciojn en pli ol 30 landoj kaj regionoj, subskribis 94 kunlaborajn interkonsentojn, intencojn kaj memorandojn kun eksterlandaj instituoj kaj iniciatis la starigon de la aliancoj de arkeologiaj institutoj laŭ la Silka Vojo. La provinco ankaŭ konstruis platformon por interŝanĝoj pri kulturaj heredaĵoj de la landoj laŭ "La Zono kaj Vojo"... La agoj kontribuas al la protekto de aziaj heredaĵoj kaj helpas reciprokan komprenon inter homoj de tiuj landoj.
- 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto signifoplena kaj fruktodona
- Li donis ekzemplojn de la 3-a Komuna Konferenco de Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) okazinta en Ulanbatoro de Mongolio, la daŭranta ĉiudimanĉa interreta kunveno por komercistoj kaj alifakaj esperantistoj kaj la komunikado inter ĉinaj esperantistoj kun iranaj, nepalaj kaj uzbekaj esperantistoj por kunlabori. Li diris, ke la plej grava afero por Esperanto estas ĝia praktikado, per Esperanto kunlabori kun fremdaj landoj, precipe tiuj laŭ la vojlinio de la iniciato "La Zono kaj Vojo", helpas ilin scii, koni kaj kompreni Ĉinion, kaj dum la procezo, ĉinaj komercistoj povas vidi la novajn konceptojn de alilandaj komercistoj, tio estas reciproka lernado.
- Inaŭguriĝis la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto
- ĈEL plenumos projekton pri trejnado de Esperantaj talentuloj kaj novigo, klopodos pri novigo de Esperantaj lernomaterialoj, fortigos Esperantan instruadon kaj diskonigon kaj plie solidigos kaj vastigos talentulan bazon de la Esperanta afero. ĈEL devas fari esploradon pri fundamenta teorio de Esperanto kaj internacia komunika teorio, kaj plifortigos kapablon por interpreti la konotacion de Esperanto kaj bone kompreni ĝian komunikan regularon. ĈEL kunigos koncernajn fortojn en diversaj rondoj kaj starigos Esperantan akademion kaj platformon altnivelan, profesian kaj aplikatan.
- Vito Petrocelli: Socialismo kun ĉinaj trajtoj estas motoro de ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio
- Vito Petrocelli deziras, ke li povos doni sian kontribuon al la nova gvidantaro de Ĉinio. La Tutlanda Kongreso de KPĈ estas atente sekvata en ĉiuj landoj de la mondo, kaj de politikistoj kaj ordinaraj civitanoj. La kongreso determinas la novan politikan linion de la partio. Temas pri evento, kiu havas la saman gravecon kiel la elektoj en grandaj okcidentaj landoj.
- Raid Fahmi: Ĉinio donas valoran ŝancon al evoluantaj landoj
- Raid Fahmi naskiĝis en la iraka ĉefurbo, Bagdado. Li estas diplomiĝinto de la Londona Lernejo pri Ekonomio, la Reĝino Maria Universitato de Londono, kaj la Universitato Sorbono de Parizo. En 2006 Raid Fahmi estis nomumita ministro pri scienco kaj teknologio en la nacia unuecregistaro de la tiama ĉefministro Nuri al-Maliki. Ni intervjuis lin pri la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.