14-a Ĉina Kongreso de Esperanto signifoplena kaj fruktodona

BY:Xie RuifengMarch 27, 2023

La 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazis en la 25a de marto. Ĝi estis mallonga tamen fruktodona kunveno. Post la solena inaŭguro kaj tagmeza paŭzo, la novelektitaj komitatanoj okazigis la unuan kunvenon pri laborplanoj.



Inter la membroj de la komitato estas eminentuloj de diversaj fakoj el diversaj lokoj de Ĉinio, la strukturo de la komitato fariĝis pli optimuma kaj juneca. Estis varmaj diskutoj kaj profundaj interŝanĝoj en la komitata kunveno. Wang Hanping, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj vicdirektoro de la Azi-Pacifika Centro de la Ĉina Internacia Komunuka Grupo (ĈIKG), faris projekton pri la laboroj de la nova komitato. Chen Ji, ĝenerala sekretario de ĈEL, deklaris la gravajn laborojn plenumotajn de la ligo en 2023.


Tuj post la kunveno, la komitatanoj kaj esperantistoj el diversaj rondoj koncentriĝis sur diskutado pri aplikado de Esperanto en malsamaj fakoj. La kongreso havis tri forumojn laŭ la fakoj de instruado, komerco kaj junularo, kaj ankaŭ forumon por prezidantoj kaj sekretarioj de lokaj E-asocioj.


Samtempe okazis la kvar forumoj. En la junulara forumo, kun plej multe da ĉeestantoj, junaj esperantistoj varme diskutis, kiel antaŭenigos Esperanton en junularon en la nova epoko. La foruma prezidanto diskonigis bazajn informojn pri la ĉina E-movado, kiel funkcioj de ĈEL, la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kio estas KS (Komuna Seminario) kaj estontaj programoj por junaj esperantistoj. La gejunuloj diskutis pri la lingvo mem, ĝia granda idealo por egaleco kaj monda paco kaj ĝia rolo en kulturaj interŝanĝoj kaj internacia komunikado. Ili, spertante la lernadon de la lingvo, babilis pri ĝia pozitiva efiko sur scipova plivastigo. Esperanto povas helpi homojn koni fremdajn kulturon kaj eĉ la tutan mondon, indas plie diskonigi ĝin laŭ malsamaj manieroj kiel videaĵoj kaj per aplikaĵoj ŝatataj de junularo.


En la junulara forumo


En la forumo por E-komercistoj


En la forumo por E-instruistoj


En la forumo por E-komercistoj, Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio, unue diris pri la situacio de esperantista komercado. Li diris, ke la ĉina E-movado iagrade direktas disvolviĝon de la monda E-movado, samkiel en la komerca kampo. Pri la laboroj de komercista fako de ĈEL, li diskonigis la semajnfinan interretan kunvenon kaj invitis esperantistojn ĉeesti la baldaŭan komencontan kunvenon, en kiu tanzania esperantisto klarigos gastigon de la venontjara UK en Afriko. Sekve, Xie Longfei, An Deshun, Sun Shoude, Li Jiaquan, Zhao Yunfeng kaj aliaj diskonigis siajn spertojn en la kampoj de internacia komercado, novaj teknikoj, Esperanta arbaro kaj tiel plu.


En la forumo por E-instruistoj, kiun prezidis Wei Yubin, direktoro de la elementa lernejo Baiyangshujie en Taiyuan-urbo de Shanxi-provinco, ĉinaj esperantistoj, kiuj havas spertojn instrui en lernejo, diskutis pri edukado de Esperanto en varma etoso. Yu Jianchao, kontrolisto de ĈEL kaj prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, parolis pri Esperanto-sumoo, legado de Esperantaj libroj, kio daŭris inter ĉinaj esperantistoj de majo ĝis novembro de 2020, kun samtempa okazigo de interretaj diskutadoj pri nekonataj vortoj kaj gramatiko, kaj partoprenantoj rimarkis la altiĝon de sia lingva nivelo. En 2022, sume 36 kunvenoj okazis kaj solvis diversajn demandojn de komencantoj, la temo ne nur koncernis al legaĵoj, sed ankaŭ tuŝis la sciojn pri Esperanta kaj fremdaj kulturoj. Sekvante ŝin, Liu Minghui, prezidanto de Jilin-a Esperanto-Asocio, diskonigis pri la efika sperto akirita en sia asocia aktivado, tio estas persistemo en ĉiuĵaŭda E-libra legado, de 19:30 ĝis 22:00. La legado kaj jam okazis 46-foje. La asocio celas, per komuna legado, altigi la lingvan nivelon de ĉinaj esperantistoj, ĉar en la lando mankas la lingva medio, sekve tia longdaŭra legado ja povas helpi. Krome, trejni kaj multigi altnivelajn E-instruistojn estas urĝe solvenda problemo por nia esperantistaro. En la forumo oni kaptis la ŝancon proponi kompiladon de Esperanta vortaro de verboj. Ankaŭ Alessandra Madella, itala esperantisto, partoprenis la diskutadon.


En la forumo por prezidantoj kaj sekretarioj de lokaj E-asocioj, esperantistoj aktive parolis pri sia volo helpi ĈEL okazigi lokajn E-aktivadojn. Unu el la novaj laborplanoj temas pri kunagoj inter lokaj E-asocioj, kaj ĈEL povas funkcii kiel platformo por trejni lokajn aktivulojn. Kaj, lokaj registaroj povas helpi, subteni E-movadon, kiu alkondukas ekonomian efikon al la socio. Menciinde estas, ke en la forumo la hubei-a asocio anoncis sian volon gastigi la 15-an tutlandan kongreson en la urbo Huangshi.



Akirinte tiom da fruktoj, komenciĝis la ferma ceremonio de la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto posttagmeze de la 25a de marto. Zhang Mingyue, reprezentante esperantistan junularon, faris parolon la unua. Ŝi menciis pri la opinioj de junaj esperantistoj, ke Esperanto helpas interkomprenon kaj kungajnon. Laŭ ŝi, Esperanto estas internacieca kulturo, junuloj devas ludi sian rolon pionire konduki la internacian lingvon en la publikon, interesigi homojn per videaĵoj kaj diskonigi siajn spertojn per la lingvo.


Wei Yubin diris, ke kun la ĉeftemo "instrui Esperanton en lernejoj", la instruistoj atingis interkonsenton, ke oni devas vastigi sian kampon de reta instruado kaj ekzercado surbaze de konservado al Esperanto en kampusoj. Indas pli multe zorgi nunan reformadon de leciona strukturo en lernejoj, esperantistigi pli da instruistoj por funkcii pli da Esperantaj aktivadoj por lernantoj kaj estas grave ludigi la rolon de interreta edukado.


Zhang Changsheng emfazis la utilecon de Esperanto en komercado kaj kultura interŝanĝo. Li donis ekzemplojn de la 3-a Komuna Konferenco de Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) okazinta en Ulanbatoro de Mongolio, la daŭranta ĉiudimanĉa interreta kunveno por komercistoj kaj alifakaj esperantistoj kaj la komunikado inter ĉinaj esperantistoj kun iranaj, nepalaj kaj uzbekaj esperantistoj por kunlabori. Li diris, ke la plej grava afero por Esperanto estas ĝia praktikado, per Esperanto kunlabori kun fremdaj landoj, precipe tiuj laŭ la vojlinio de la iniciato "La Zono kaj Vojo", helpas ilin scii, koni kaj kompreni Ĉinion, kaj dum la procezo, ĉinaj komercistoj povas vidi la novajn konceptojn de alilandaj komercistoj, tio estas reciproka lernado.



Sekve venis varmega etoso: premi-disdonado al eminentaj kontribuantoj kiel Ŝanhaja Esperanto-Asocio, Pekina Esperanto-Asocio, Xiamen-a Esperanto-Instituto, Xi'an-a Esperanto-Asocio, Hubei-a Esperanto-Asocio, Changzhou-a Esperanto-Asocio kaj 26 esperantistoj. Reprezentante la premiitoj, Zhou Tianhao kaj Zhang Yan faris paroladojn. Zhou Tianhao diskonigis pri siaj spertoj, kiel multigi junajn esperantistojn kaj kreskigi junajn komitatanojn en ŝanhaja asocio, kaj kia estis kaj estos la Esperanto-forumo inter Seulo kaj Ŝanhajo. Zhang Yan, nome de Shandong-a Esperanto-Klubo, faris paroladon ĉefe pri semado de Esperantaj semoj fare de Esperanta fako de Zaozhuang-a Universitato kaj ĝia esperantigo kaj eldonado de antikvaj ĉinaj klasikaĵoj.



Chen Wenge, direktoro de la Azi-pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL, faris resuman paroladon de la ferma ceremonio. Li diris, ke la nova prezidanto kaj nova komitato de ĈEL gvidos la antaŭenigon de la ligo laŭ la novamenditaj regularoj, kvankam la kongresa periodo estis mallongigita, tamen la efiko pliiĝis kaj la celon atingis sub atenta kaj precizeca aranĝado. ĈIKG zorgas la laborojn de ĈEL, kaj la ligo, kiel nodo kunligante novepokajn internaciajn komunikadojn kun interlandaj amikecaj kunagon, ludos pli gravan rolon en sia tempo per diskonigo, eldonado, komunikado kaj trejnado. La kongreso finiĝis en varma etoso kaj densa amikeco, kaj la kuranta jaro estas ŝlosila por la estonteco de ĈEL kaj ĉina E-movado, la misio estas honora, kaj la taskoj pezaj. ĈIKG, organizo kiu administras la aferojn de ĈEL, daŭre servos la ĉinan esperantistaron kaj strebos por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco.


Sub la melodio de La Espero, finiĝis la kongreso. Partoprenantoj atendas venontfojan renkontiĝon kaj donos kontribuojn al la Esperanta afero.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat