La kreskiĝinta domo

BY:Rafael Henrique ZerbettoAugust 2, 2023

Striktaj sanitaraj postuloj de landaj registaroj, altkostaj flugbiletoj, maloportunaj itineroj, kvaranteno, nukleacida testado, inter aliaj aferoj, igis internaciajn vojaĝojn aparte malfacilaj dum la pasintaj tri jaroj. Nuntempe situacio renormaliĝas kaj kreskas la nombro de homoj vojaĝantaj eksterlande.


La verda domo en la foto estas mia iama loĝejo en Brazilo.


En la flughavenoj, proceduroj por vojaĝi estis esence samaj kiel tiuj de antaŭ kelkaj jaroj, la nura diferenco estas tio, ke en Ĉinio necesas plenumi retan formularon okaze de alveno aŭ foriro, sed la proceduro estas rapida kaj simpla.


La ĵus okazinta vojaĝo, en junio kaj julio 2023, estis la unua post la forpaso de mia patrino, sekve mi okupiĝis pri nekutimaj taskoj, ekzemple kontroli dokumentojn, fotojn kaj familiajn heredaĵojn postlasitajn de ŝi. Dum plenumado de tiuj taskoj, historio de mia familio riveliĝis iom post iom: mi trovis detalojn kaj materiajn pruvojn de pluraj rakontoj, kiujn mi aŭdis de mia avino dum mia infaneco, kaj rememoris multajn agrablajn momentojn de la pasinteco.


Inter la memoraĵoj de mia infaneco, aparte forta estas tiu de la domo plena de homoj: parencoj kutimis veni al mia hejmo en festotagoj, aparte en Kristnasko, Novjaro kaj Karnavalo. La domo estis malgranda por tiom da homoj, kaj multaj el ili dormis sur matracoj metitaj surplanke en ĉambroj kaj koridoro. En tiaj okazoj mia avino kutimis kuiri per grandaj potoj, kaj foje ne estis sufiĉaj sidlokoj por tiom da homoj ĉe la granda manĝotablo, sekve kelkaj bezonis manĝi en alia ĉambro aŭ atendi iom da tempo.


Olepentraĵo verkita de mia patrino, kiun mi kunportis al Pekino


Laŭ tempopaso, maljunaj parencoj mortis kaj iliaj gefiloj kaj genepoj sekvis propran vojon en la vivo. Kiam mi transloĝiĝis al la urbo Campinas por studi en universitato, jam estis malmultaj kaj maloftaj la gastoj en la hejmo de mia familio, kaj la tablo antaŭe malgranda por tiom da homo fariĝis grandega por nur tri aŭ kvar homoj, nombro kiu poste eĉ pli reduktiĝis ĝis nulo.


Same la domo iom post iom fariĝis tre granda por tiom da homoj, tiel ke post mia transloĝiĝo al Ĉinio, mi ne nur konservis mian dormoĉambron en la hejmo de miaj gepatroj, sed ankaŭ ekuzis alian ĉambron por gardi miajn librojn kaj aliajn personajn posedaĵojn.


Kaj subite mi troviĝis tute sola en la domo, kiu ĉi-foje ŝajnis ja tiel granda kiel mi neniam antaŭe povus imagi. Grandeco estas relativa koncepto. Mi faris donacojn al muzeoj kaj biblioteko kaj apartigis por mi kion mi bezonas kunporti al Ĉinio.


Mi adiaŭis mian iaman hejmon kun sento de plenumita misio. Tio estis la fino de grava ĉapitro de mia vivo, kaj mi revenis al Ĉinio por ekverki la sekvan.


Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat