Ŝlosilaj vortoj

Kuna konstruado de ĉin-centrazia komunumo de komuna estonteco
Xi'an estas unu el la deirpunktoj de la antikva Silka Vojo, kaj la Centra Azio estas la loko, tra kiu la antikva Silka Vojo nepre trairis. Dum miloj da jaroj, la antikva Silka Vojo kunligis la civilizaciojn en Azio, Eŭropo kaj Afriko, kaj helpis progreson de la homaro. Hodiaŭ de Xi'an elveturas kargotrajnoj laŭ 17 ĉeflinioj al centraziaj landoj, kaj varoj el landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" kaj el 29 ĉinaj provincoj estas dissendataj tie.
La civilizacia koncepto de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado
Ĉinio rekomendas la civilizacian koncepton de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado. Ĝia kerna enhavo estas: kulturoj estas kolorriĉaj, kaj diversaj civilizacioj havas la valoron de interŝanĝoj kaj reciproka lernado; ĉiuj civilizacioj estas egalaj, kaj tio ĝuste estas premiso de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado por la homaro; civilizacioj estas inkluzivaj, ĝuste pro tio ili volas interkomuniki kaj lerni unuj de la aliaj. En la nuna mondo, homoj kunvivas en diversaj kulturoj, rasoj, haŭtkoloroj, religioj kaj sociaj sistemoj.
Komunumo kun komuna estonteco
Komunumo kun komuna estonteco estas unu el la gravaj konceptoj iniciatitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping. Ĝis majo 2015, li pli ol 60-foje publike parolis pri la koncepto. En marto 2013, li eksplicite elmetis tiun ideon por la unua fojo en parolado ĉe la Moskva Instituto de Internaciaj Rilatoj. Li diris: "En ĉi tiu mondo, la grado de interkonekto kaj interdependeco inter landoj estas senprecedence profundigita. Homoj vivas en la sama tera vilaĝo, en la sama tempo kaj spaco, kie historio kaj realo renkontiĝas, kaj fariĝas komunumo kun komuna estonteco, en kiu mi kaj vi influas unu la alian reciproke."
La spirito de la Silka Vojo
La Silka Vojo -- historia komerca kanalo -- servas kiel platformo por la komunikado de kulturoj kaj socio, kie kuniĝas pluretnaj popoloj, kaj integriĝas diversaj religioj kaj kulturoj. Dum miloj da jaroj, la spirito de paco kaj kunlaboro, malfermiteco kaj inkluziveco, reciproka lernado kaj reciproka profito portataj de la Silka Vojo estas transdonitaj de generacio al generacio. Ĉinio kaj la landoj laŭlonge de la Silka Vojo subtenas unu la alian en la lukto por protekti la nacian dignon kaj nacian suverenecon, helpas unu la alian esplori la vojon de disvolvado kaj realigo de la nacia rejuniĝo, kaj lernas unu de la alia en profundigo de kulturaj interŝanĝoj kaj prosperigo de diversaj kulturoj.
Novtipaj internaciaj rilatoj
La 28-an de septembro 2015, okaze de la 70-a datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje surpaŝis la podion de Unuiĝintaj Nacioj, kaj klare eksplicis al la mondo la koncepton de novtipaj internaciaj rilatoj kun kungajna kunlaboro kiel la kerno.
1  2  3  4