La civilizacia koncepto de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado

BY:gsyOctober 18, 2022

Ĉinio rekomendas la civilizacian koncepton de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado. Ĝia kerna enhavo estas: kulturoj estas kolorriĉaj, kaj diversaj civilizacioj havas la valoron de interŝanĝoj kaj reciproka lernado; ĉiuj civilizacioj estas egalaj, kaj tio ĝuste estas premiso de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado por la homaro; civilizacioj estas inkluzivaj, ĝuste pro tio ili volas interkomuniki kaj lerni unuj de la aliaj. En la nuna mondo, homoj kunvivas en diversaj kulturoj, rasoj, haŭtkoloroj, religioj kaj sociaj sistemoj. Homoj de ĉiuj landoj formis komunumon, en kiu mi kaj vi influas unu la alian. Oni devas antaŭenigi reciprokan respekton inter diversaj kulturoj kaj harmonian kunvivadon inter diversaj civilizacioj, por ke interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj fariĝu ponto por plifortigi amikecon inter diversaj popoloj, movforto por la progreso de la homa socio kaj ligo por konservi la mondan pacon. Oni devas elĉerpi saĝon kaj nutraĵon el diversaj kulturoj, provizi spiritajn subtenon kaj konsolon por kunlabore solvi diversajn defiojn alfrontatajn de la homaro.


Redaktoro: Chen Ji



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat