Ŝlosilaj vortoj
- Ĉina revo
- Reprosperiĝo de la ĉina nacio estas la plej granda revo de la ĉina popolo ekde la moderna epoko.
- La spirito de la Silka Vojo
- La Silka Vojo -- historia komerca kanalo -- servas kiel platformo por la komunikado de kulturoj kaj socio, kie kuniĝas pluretnaj popoloj, kaj integriĝas diversaj religioj kaj kulturoj. Dum miloj da jaroj, la spirito de paco kaj kunlaboro, malfermiteco kaj inkluziveco, reciproka lernado kaj reciproka profito portataj de la Silka Vojo estas transdonitaj de generacio al generacio. Ĉinio kaj la landoj laŭlonge de la Silka Vojo subtenas unu la alian en la lukto por protekti la nacian dignon kaj nacian suverenecon, helpas unu la alian esplori la vojon de disvolvado kaj realigo de la nacia rejuniĝo, kaj lernas unu de la alia en profundigo de kulturaj interŝanĝoj kaj prosperigo de diversaj kulturoj.
- Novtipaj internaciaj rilatoj
- La 28-an de septembro 2015, okaze de la 70-a datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje surpaŝis la podion de Unuiĝintaj Nacioj, kaj klare eksplicis al la mondo la koncepton de novtipaj internaciaj rilatoj kun kungajna kunlaboro kiel la kerno.
- La civilizacia koncepto de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado
- Ĉinio rekomendas la civilizacian koncepton de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado. Ĝia kerna enhavo estas: kulturoj estas kolorriĉaj, kaj diversaj civilizacioj havas la valoron de interŝanĝoj kaj reciproka lernado; ĉiuj civilizacioj estas egalaj, kaj tio ĝuste estas premiso de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado por la homaro; civilizacioj estas inkluzivaj, ĝuste pro tio ili volas interkomuniki kaj lerni unuj de la aliaj. En la nuna mondo, homoj kunvivas en diversaj kulturoj, rasoj, haŭtkoloroj, religioj kaj sociaj sistemoj.
- La principo de "solidaraj tamen diferencaj respondecoj"
- "Solidaraj tamen diferencaj respondecoj" originis de la fruaj 1970-aj jaroj.
- Komunumo kun komuna estonteco
- Komunumo kun komuna estonteco estas unu el la gravaj konceptoj iniciatitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping. Ĝis majo 2015, li pli ol 60-foje publike parolis pri la koncepto. En marto 2013, li eksplicite elmetis tiun ideon por la unua fojo en parolado ĉe la Moskva Instituto de Internaciaj Rilatoj. Li diris: "En ĉi tiu mondo, la grado de interkonekto kaj interdependeco inter landoj estas senprecedence profundigita. Homoj vivas en la sama tera vilaĝo, en la sama tempo kaj spaco, kie historio kaj realo renkontiĝas, kaj fariĝas komunumo kun komuna estonteco, en kiu mi kaj vi influas unu la alian reciproke."
- La "Du Centjaraj Celoj"
- La "Du Centjaraj Celoj" enkorpigas la grandiozan projekton kaj brilan estontecon de la ĉina revo. Ĝia realiĝo estas la fundamento por realigi la ĉinan revon.
- Bela Ĉinio
- Bela Ĉinio
- Ĉina Spirito
- La ĉefa enhavo de la ĉina spirito estas la nacia spirito kun patriotismo kaj la spirito de la epoko kun reformo kaj novigo kiel la kerno.
- Kian statuson instruistoj okupas en Ĉinio?
- Feliĉan Instruistan Tagon!