Komunumo kun komuna estonteco

BY:gsyOctober 18, 2022

Komunumo kun komuna estonteco estas unu el la gravaj konceptoj iniciatitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping. Ĝis majo 2015, li pli ol 60-foje publike parolis pri la koncepto. En marto 2013, li eksplicite elmetis tiun ideon por la unua fojo en parolado ĉe la Moskva Instituto de Internaciaj Rilatoj. Li diris: "En ĉi tiu mondo, la grado de interkonekto kaj interdependeco inter landoj estas senprecedence profundigita. Homoj vivas en la sama tera vilaĝo, en la sama tempo kaj spaco, kie historio kaj realo renkontiĝas, kaj fariĝas komunumo kun komuna estonteco, en kiu mi kaj vi influas unu la alian reciproke."


En marto 2015, en sia parolado ĉe Boao, li prezentis la "kvar insistojn" por atingi komunumon kun komuna estonteco, nome: insisti pri tio, ke ĉiuj landoj respektu unu la alian kaj traktu unu la alian egale, insisti pri kungajna kunlaboro kaj komuna disvolviĝo, insisti pri realigo de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco, kaj insisti pri kultura inkluziveco kaj reciproka lernado de malsamaj civilizacioj. Jam en marto 2013, kiam li vizitis Tanzanion, li diris: "Ĉi tiu historio rakontas al ni, ke Ĉinio kaj Afriko ĉiam estis komunumoj kun komuna estonteco, la samaj historiaj spertoj, komunaj disvolvaj taskoj kaj komunaj strategiaj interesoj kunligas nin strikte."


Redaktoro: Chen Ji



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat