La 15-an de marto, okaze de la kvara plena kunsido de la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, kiel fokuso de la ĉi-jaraj Du Sesioj, leĝprojekto pri fremda investo estos voĉdonita.
La 3-an de marto, inteligenta kasko kunproduktita de Ĉinio kaj Japanio estis unuafoje uzita en Tokia Maratono.
La 23-an de februaro, Saud-Arabio anoncis, ke ĝi funkciigos instruadon de la ĉina lingvo en ĉiuj niveloj de la landa eduka sistemo por pliigi diversecon en sia edukado.
La 18-an de februaro, okazis la unua konferenco de la registara komitato por efektivigi "La Zono kaj Vojo". Aung San Suu Kyi, prezidanto de la komitato kaj birma ŝtata konsilisto diris en la konferenco, ke konstruado de "La Zono kaj Vojo" profitigos Birmon kaj la tutan regionon.