El Popola Ĉinio>Videoj>

Kia estas Ĉinio?

| 2018-11-02
Bookmark and Share


Michael Boris Mandirola, membro de Elekta Komisiono de UEA, kiam li estis intervjuita de El Popola Ĉinio, li tion diris:


Kian impreson vi havas pri Ĉinio?


Vidu, mi estas italo kaj venas de iu el la plej malnovaj civilizoj de la mondo, do mi tre alte aprezas kaj pritaksas kiam mi trovas gravajn historiaĵojn, kaj Ĉinio estas plurjarmila civilizo kun grandega historio, kun elstaraj monumentoj, kaj povi vidi la atestaĵojn de la longa historio de tiu lando kaj la multaj apartaj ecoj de la kulturo, kaj ankaŭ la mirinda ĉina kuirarto, ĉiuj tiuj elementoj multe impresis min.


Mi havis grandan ŝancon partopreni komunan seminarion en Pekino, kaj tio estis por mi ege pozitiva sperto, mi vidis ege bonan organizadon, mi povis sperti kiom grava estas la subteno kiun la Esperanto-movado ricevas de Ĉina Popola Respubliko, kaj mi vidis bone organizatan eventon en lando kun ege interesa historio kaj kulturo, kaj mi tre esperas denove havi la ŝancon reveni al Ĉinio kaj aparte ĝoje estus reveni kadre de granda Esperanto-renkontiĝo, kiun vi certe tre bone organizus.


Kion vi volas diri al ĉinaj esperantistoj?


Do, mi volas gratuli vin, ke vi elektis lerni la Lingvon Internacian, kaj mi ege deziras ke Esperanto samkiel al mi ankaŭ al vi povu doni multege da interesaj spertoj, multego da ŝancoj al sinevoluo, kaj ke vi povu kontribui al nia komuna granda vojo al pli bona mondo kaj al pli justa mondo kiun ni realigas tra Esperanto. Bonan agadon kaj dankon je via sindediĉo al ĉinaj esperantistoj, kiuj kune kun ni kunlaboras por pli bona mondo kaj por pli forta Esperanto-movado. 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments