Kio okazis en Ĉinio en la pasintaj 5 jaroj?

| 2019-01-08
Bookmark and Share


Inter la 9-a kaj la 12-a de novembro 2013, en Pekino okazis la 3a plena sesio de 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. En ĝi oni aprobis la decidon ĉiuflanke profundigi reformon. La sesio estis grava kunveno en la ŝlosila tempo de reformo kaj pordmalfermo de la lando, funkciis kiel ĝeneralaj aranĝo, mobilizo kaj projekto por profundigo de reformado kaj pordmalfermo.


Jam pasis 5 jaroj, kaj kiam ĉinoj retrorigardas siajn vivojn, ili povas senti ke ĉie troviĝas ŝanĝoj:



La MEP (malneta enlanda produkto) de Ĉinio ĉiujare stabile kreskas. Sekvante la riĉiĝon de la socio, la vivo de popolanoj kvalite pliboniĝis. De 2013 ĝis 2017, la malriĉa loĝantaro en ĉinaj vilaĝoj malmultiĝis je 68.53 milionoj da homoj. La proporcio de malriĉuloj en la totala loĝantaro malkreskis de 8.5% en 2013 al 3.1% en 2017. Tio estas "ĉina mirindaĵo" en la historio de la homaro kontraŭ malriĉeco.




Dum tiuj 5 jaroj, pli kaj pli multiĝis la produktaĵoj, kiuj kontentigas la bezonon de ĉina loĝantaro pri konsumado de pli bonkvalitaj produktoj. De 2013 ĝis 2017, la totala sumo de detalado de sociaj konsumaĵoj de Ĉinio ĉiam kreskis je pli ol 10 procento. Konsumado fariĝis la unua forto por ekonomia kreskado. Kaj, samtempe la altniveliĝo de konsumado fariĝis evidenta tendenco. La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazinta en novembro 2018 plie vastigis provizadon de altkvalitaj konsumaĵoj.



En la pasintaj 5 jaroj, la profundigo de reformo kaj pordmalfermo gvidis Ĉinion havigi al si ĉiuflankan kaj profundan ŝanĝon: de la surluniĝo de la esplorilo Yutu-1 ĝis la ĵusa alveno al la luno de la esplorilo Yutu-2 (Chang'e-4), tio prezentas la senĉesan pliboniĝon de la ŝtata sistemo por teknologia kreivo, dank' al la reformado en scienc-teknika sistemo; de pli-ol-ducent-taga fumnebulo en Pekino en 2013 ĝis la evidenta pliboniĝo de aerkvalito en la pasinta jaro, tio rezultas el reformado en la sistemo por ekologia civilizacio, pere de la plej severa agado por mediprotektado... La ŝanĝoj en la pasintaj 5 jaroj estas vere spertitaj de ĉiu ĉino.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments