El Popola Ĉinio>头条新闻>

Post unutaga prokrasto, finfine venis pozitiva rezulto de la Konferenco pri Klimata Ŝanĝo en Katowice!

| 2018-12-17
Bookmark and Share


La 15-an de decembro, laŭ la loka tempo, finiĝis la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Katowice, Pollando. La konferenco laŭplane finiĝis en la 14-a de decembro, sed pro tio, ke dum la diskutado estis grandaj diverĝoj inter diversaj flankoj, la teksto de la rezolucio ne povis esti ĝustatempe finplenumita. Finfine, oni plenumis la traktadon pri la detala efektivigo de la Pariza Interkonsento kaj akiris serion da interkonsentoj.



António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, dufoje venis al Katowice en du semajnoj por ĉeesti diskutadon de la konferenco. Li diris, la detala efektivigo de Pariza Interkonsento aprobita de la konferenco funkcias kiel la fundamento de la nova progreso de agado trakti klimatan ŝanĝon. Venonta konferenco prezentos sian ambicion trakti la klimatan ŝanĝon surbaze de la efektivigo de la detalaĵoj.


Dum la konferenco, Ĉinio faris multajn komunikojn kaj kunordigojn ene de la grupoj "77 landoj plus Ĉinio", "BASIC-landoj" kaj "Disvolviĝantaj landoj kun similaj starpunktoj", precipe ĝi interparolis kun Eŭropa Unio kaj Usono. Per tio Ĉinio faris grandan kontribuon al la finverkado de la rezolucio, kaj estas laŭdita de diversaj flankoj. 


Henryk Kowalczyk, ministro pri medio de Pollando, diris: "La tuta mondo atentas la gvidopovon de Ĉinio en ĉi-foja konferenco. La lando ludis gravan kaj konstruivan rolon en la konferenco."


Patricia Espinosa, plenuma sekretario de sekretariejo de Kadra Interkonsento de UN pri Klimata Ŝanĝo, diris: "La atingoj de Ĉinio pri traktado de klimata ŝanĝo profunde impresis min kaj aliajn. Tio ankaŭ montras, ke la klimata ŝanĝo ne estas neregebla, la kreivo kaj praktiko de la lando inspiras multajn aliajn landojn."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments