El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kapti ŝancon kaj marŝi kun Ĉinio

| 2018-08-03
Bookmark and Share

Jean-Pascal Tricoire, pezidanto kaj ĉefdirektoro de elektr-kompanio Schneider


    Mi unuafoje vizitis Ĉinion en 1992 kaj vojaĝis tra multaj lokoj en okcidenta kaj centra Ĉinio. La vasta kaj bela lando kun diligenta kaj honesta popolo profunde allogis min. En tiu epoko ĉio en Ĉinio eligis freŝecon kaj kaŝeman viglecon, kaj mi tiam komprenis, ke Ĉinio multe disvolviĝos. Pro tio mi decidis labori en Ĉinio. En 1993, mia revo realiĝis, kaj mi eklaboris kiel sekciestro pri vendado en la ĉina oficejo de la elektr-kompanio Schneider.


    En 1995 nia kompanio decidis pliigi investadon en Ĉinio. Ni ekkonstruis fabrikojn kaj aĉetis ĉi-rilatajn avangardajn kompaniojn por riĉigi nian komercon. Tiam la politiko pri reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio estis antaŭenigita plue, kaj ekonomiaj esplor-zonoj estis starigitaj unu post alia. Pro tio aperis projektoj pri infrastrukturoj, novaj industriaj kaj minaj entreprenoj, domegoj por komerco kaj loĝado, kiuj donis al niaj elektraj produktoj grandan merkaton.


    Ni havis la unuan fabrikon en Ĉinio en 1987. Nun ni posedas 26 fabrikojn, tri ĉefajn esplorcentrojn, ok loĝistikajn centrojn, 26 mil laborantojn kaj reton de pli ol 800 vendejoj en 300 ĉinaj urboj. En tiuj kelkdekaj jaroj nia kompanio travivis la periodojn de vendado, fabrikado kaj esplorado en Ĉinio, kaj transformiĝis de ĉina filio de la elektr-kompanio Schneider al la elektr-kompanio Schneider de Ĉinio.


    En la pasintaj 40 jaroj Ĉinio estigis apartan merkatekonomian modelon, kaj kreis viglan komercan medion. Kiel la dua plej granda ekonomio en la mondo, Ĉinio faris grandan kontribuon al la kresko de la monda ekonomio. La vivo de ĉinoj multe ŝanĝiĝis, kaj la verdaj vagonaroj, simplaj hoteloj kaj malriĉa materiala vivo en mia memoro jam fariĝis historio.


    En la franca oficejo de la elektr-kompanio Schneider, estas ankoraŭ konservata la laborkarto de Deng Xiaoping, ĉefdezajnisto de Ĉinio por reformo kaj pordmalfermo. Li mallongtempe laboris en la ŝtalfera fabriko de Schneider en Creusot, kiam li lernis en Francio. Tiu kompanio poste klopodis kontribui por la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio.


    Estas antikva popola diraĵo en Ĉinio, ke reciproka interkompreno kaj komuna aspiro kondukas al granda amikeco. Dum nia disvolvado, ni vidis kaj spertis la brilajn atingojn de la reformo kaj pordmalfermo. Ni ankaŭ faris klopodojn por tiu politiko kaj profitis de ĝi. Ĉinio jam estas en nova epoko, kaj alfrontos diversajn ŝancojn kaj defiojn. Schneider plenumos sian promeson kaj marŝos kun Ĉinio.


Jean-Pascal Tricoire, pezidanto kaj ĉefdirektoro de elektr-kompanio Schneider

Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments