El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la 12a Somera Davos-Forumo en Tianjin, Ĉinio

| 2018-09-18
Bookmark and Share


    La 18-an de septembro malfermiĝis la 12a Somera Davos-Forumo en Tianjin, marborda urbo de norda Ĉinio. Li Keqiang, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ĉeestos en ĝia inaŭguro okazonta en la 19-a de septembro, kaj faros salutparolon. Sekve, li renkontiĝos kun la ŝtatestroj de Estonio, Latvio, Serbio, Samoo kaj aliaj landoj, kaj interŝanĝos opiniojn kun la personoj de la rondoj industria, komerca, financa, pensfabrika, amaskomunikila kaj tiel plu.



    La ĉeftemo de ĉi-foja forumo estas "Krei novigeman socion en la kvara industria revolucio". La partoprenantoj faros diskutojn pri la monda ekonomio kaj studos pri la aferoj rilataj al mondekonomia regado ĉirkaŭ la ĉeftemo. Inter la rilataj temoj, la demokratio en datumaro, strategia perspektivo de Eŭropo, agoj kontraŭ klimata ŝanĝo kaj aliaj estas vaste zorgataj de la mondo. La forumo altiris pli ol 2 mil invititoj de preskaŭ cent landoj. La nombro de la partoprenantoj superis tiujn de antaŭaj fojoj.


Diskutado pri "40-jariĝo de la Pordmalfermo de Ĉinio" okazinta antaŭtagmeze de la 18-a de septembro


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments