El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" alportos al la monda ekonomio?

| 2019-04-26
Bookmark and Share


Invitite de ĉina prezidanto Xi Jinping, Ueli Maurer, prezidanto de Svisa Konfederacio, atingis Ĉinion por ŝtatafera vizito kaj ĉeesto en la 2-a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo. Li restas en Ĉinio de la 23-a ĝis la 30-a de aprilo. La 16-an de aprilo, antaŭ sia vojaĝo al Ĉinio, li ricevis intervjuon de ĉinaj amaskomunikiloj en Berno, ĉefurbo de Svisio. 


Ueli Maurer diris, ke la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" kreis novan dimension por evoluo de la monda ekonomio, la pozitivaj rezultoj de la ĉefaj programoj kadre de la iniciato povas ne nur forigi la dubojn de kelkaj personoj pri "La Zono kaj Vojo", sed ankaŭ estigi fundamenton por plua disvolvado. Li menciis, ke la iniciato estas alvoko por la estonteco, ĝi kontribuos al la realiĝo de tutmondiĝo, ĉiuj povas profiti de plibonigo kaj novigo de infrastrukturoj.


Pri la rolo de Svisio tiu-flanke, li diris, ke Svisio estas neŭtrala kaj disvolviĝinta ekonomio, kaj povas roli kiel ponto inter eŭropaj kaj aziaj landoj. Samtempe, Svisio estas ankaŭ malferma ekonomio, kaj klopodas, en financa, investa kaj asekura kampoj, krei bonan medion por firmaoj. Krome, multaj internaciaj organizoj kuniĝas en Svisio, tio estas unika avantaĝo de la lando. 


Li diris, ke kvankam Svisio kaj Ĉinio havas grandan diferencon en teritoria vasteco, tamen la du landoj havas multajn komunecojn kaj tenas amikajn rilatojn. La interfido de la du landoj estigis bonan bazon por kunlaborado de ambaŭ flankoj. Estonte la du landoj povos pluapaŝe kunlabori pri financo, teknologio, asekuro kaj aliaj kampoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments