El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

Kenjaj floroj pompas en Ĉinio

| 2018-12-13
Bookmark and Share



Kenjo estas lando en la altebenaĵo de orienta Afriko, ĝia averaĝa altitudo estas pli ol 1 500 metroj, kaj ekvatoro transiras la landon. Tio igas Kenjon taŭga loko por kreskado de floroj. Nun la lando estas la 4-a plej granda eksportanto de freŝaj floroj, kaj pli kaj pli multaj floroj venis de Kenjo al Ĉinio dum lastaj jaroj. En la lasta novembro, dum la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kenja ministerio pri agrikulturo, brutobredado kaj fiŝkaptado subskribis kun Ĉinio dokumentojn por faciligi negocojn kaj higienan ekzamenon pri agrikulturaj produktaĵoj. La ekspozicio ne nur alportis al kenjaj agrikulturaĵoj oportunojn por eniri en ĉinan merkaton, sed ankaŭ helpos la landon eksporti pli ol 40% de ĝiaj agrikulturaj produktaĵoj al la tuta mondo.







Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments