El Popola Ĉinio>头条新闻>

Saud-Arabio malfermos kursojn de la ĉina lingvo en ĉiuj lernejoj

| 2019-02-26
Bookmark and Share


Post vizito de la kronprinco Mohammed bin Salman al Ĉinio, Saud-Arabio anoncis en la 23-a de februaro, ke ĝi funkciigos instruadon de la ĉina lingvo en ĉiuj niveloj de la landa eduka sistemo por pliigi diversecon en sia edukado. Saudaj amaskomunikiloj opinias, ke tio celas efektivigi la rezultojn de la vizito de la kronprinco al Ĉinio kaj plifortigi la rilatojn inter Saud-Arabio kaj Ĉinio.


Laŭ la raporto de la sauda televidstacio Al-Arabiya en la 24-a de februaro, Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Saud-Arabio deklaris: "Por plifortigi la amikecon kaj kunlaboron inter Saud-Arabio kaj Ĉinio kaj profundigi la strategian partnerecon ĉe ĉiuj niveloj, ĝi konsentis enkonduki kursojn de la ĉina lingvo en ĉiuj niveloj de sauda eduka sistemo." Laŭ raporto de sauda amaskomunikilo Arab News, ĉi tiu interkonsento estis subskribita dum la vizito de la kronprinco al Ĉinio kun la celo "pliigi la kulturan diversecon de Saud-Arabio kaj malfermi novajn edukajn horizontojn por lernantoj de diversaj edukaj niveloj".


La Sauda Novaĵ-agentejo raportis, ke la lando planas trejni ĉinlingvajn instruistojn, prepari rilatajn lernolibrojn kaj igi la ĉinan lingvon la dua fremdlingvo de mezlernejoj. Antaŭvide la skalo de ĉinlingva lernado plivastiĝos en la estonteco. Laŭraporte, la Ministerio pri Edukado de Saud-Arabio sendos la unuan grupon de instruistoj al Ĉinio por lerni la ĉinan lingvon kaj instruajn metodojn. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments