El Popola Ĉinio>头条新闻>

Medicina taĉmento de la Ruĝa Kruco de Ĉinio faris humanisman helpon en Mongolio

| 2018-10-23
Bookmark and Share


De la 20-a ĝis la 22-a de oktobro, en Mongolio, medicina taĉmento de la Ruĝa Kruco de Ĉinio faris la duan kurac-servon al infanoj, laŭ la plano pri humanisma helpo al infanoj kun seriozaj malsanoj en landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". 



Kun kunlaboroj de Ministerio pri Sano kaj la Ruĝa Kruco de Mongolio, la ĉina medicina taĉmento faris ekzamenon pri denaska kormalsano inter 0-14-jaraj infanoj en Ulanbatoro, Mongolio. Sekve, la medicina taĉmento finfine difinis la liston de 47 infanoj, kiuj povas ricevi kirurgion, kaj ilin sendos al Pekino kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Ĉinio, por kuracado, post konsento de iliaj kuratoroj. Samtempe, la medicina taĉmento ankaŭ vizitis infanojn, kiuj estis operaciitaj en la pasinta jaro, por informiĝi pri iliaj postoperaciaj resaniĝoj kaj reekzameni iliajn kondiĉojn senpage.



La projekto estas financata de la Frateca Fonduso de "La Zono kaj Vojo" de la Ruĝa Kruco de Ĉinio, celante helpi 100 mongolajn infanojn suferantajn je denaska kormalsano. En la pasinta jaro, 53 infanoj ricevis kirurgion en Pekino kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio.


La fonduso celas servi al homoj en landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", starigi tutmondajn kuracejojn, trejni kuracistojn por tiuj landoj kaj doni al ili kurac-helpon. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments