La principo de "solidaraj tamen diferencaj respondecoj"

BY:gsyOctober 18, 2022

 "Solidaraj tamen diferencaj respondecoj" originis de la fruaj 1970-aj jaroj. La Stokholma Konferenco pri Homa Medio en 1972 deklaris, ke protekti la medion estas la "solidara respondeco" de la tuta homaro; la konferenco ankaŭ atentigis, ke la mediaj problemoj de evoluantaj landoj estas "plejparte kaŭzitaj de nesufiĉa evoluo", tio jam estas la prototipo de "solidaraj tamen diferencaj respondecoj". En 1992, la 4-a artikolo de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo formale klarigis tiun principon. Laŭ ĉi tiu principo, evoluintaj landoj devas ekgvidi la reduktadon de ellasoj kaj provizi financan kaj teknikan subtenon al evoluantaj landoj; la lastaj ankoraŭ prenas ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj forigon de malriĉeco kiel siajn ĉefajn kaj superregajn prioritatojn, kaj devas agadi por mildigi aŭ adaptiĝi al klimatŝanĝiĝo post akiro de teknika kaj financa subtenoj de evoluintaj landoj.


Ĉi tiu principo ankaŭ estis la fundamento por Ĉinio en partopreno al internaciaj intertraktadoj pri klimato.


Redaktoro: Chen Ji


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat