Bela Ĉinio

BY:gsyOctober 16, 2022

Konstrui belan Ĉinion estas grava parto de la ĉina revo. Por konstrui belan Ĉinion, ni devas sekvi la konceptojn respekti la naturon, konformiĝi al la naturo kaj protekti la naturon, efektivigi la bazan nacian politikon pri ŝparado de resursoj kaj protektado de la medio, kaj pli konscie antaŭenigi disvolvon verdan, cirklan kaj malaltkarbonan. Konstrui belan Ĉinion signifas lasi pli da loko por restarigo de la naturo, lasi pli da fekunda grundo por agrikulturo, kaj lasi medion kun blua ĉielo, verda tero kaj klara akvo por sekvaj generacioj. La realigo de la ĉina revo ne venas je kosto de la medio. Disvolvi la ekonomion kaj samtempe protekti la ekomedion, konstrui "belan Ĉinion" estas io favora al la longtempa disvolviĝo de Ĉinio, ankaŭ akcelos la daŭripovan disvolvadon de la mondo, kaj helpos realigi la komunan revon de la homaro: protekti nian belan Teron.


Redaktoro: Chen Ji



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat