Novtipaj internaciaj rilatoj

BY:gsyOctober 19, 2022

La 28-an de septembro 2015, okaze de la 70-a datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje surpaŝis la podion de Unuiĝintaj Nacioj, kaj klare eksplicis al la mondo la koncepton de novtipaj internaciaj rilatoj kun kungajna kunlaboro kiel la kerno. Li diris: "Ni devas heredi kaj sekvi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN, konstrui novtipajn internaciajn rilatojn kun kungajna kunlaboro kiel la kerno por konstrui la homaran komunumon kun komuna estonteco." Starigi egalajn kaj interkonsiliĝemajn partnerajn rilatojn; estigi, kune konstrui kaj ĝui egalan kaj justan sekurecan ordon; klopodi por malferma, noviga, inkluziviga kaj kungajna disvolva perspektivo; antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn kvankam malsamajn tamen harmoniajn, kaj konstrui ekosistemon, kiu respektas naturon kaj verdan disvolviĝon. La supremenciita Kvin-sfero Integrita konsistigas la ĉefan strukturon de la novtipaj internaciaj rilatoj. Konstrui novtipajn internaciajn rilatojn estas la respondo donita de ĉinaj gvidantoj al ŝlosilaj aferoj kiel paco kaj disvolvado, kiuj influas la estontecon kaj sorton de la homaro. Kun kungajna kunlaboro kiel la kerno, ĝi enhavas zorgon pri la realigo de la monda paco, evoluo, justeco, demokratio, libereco kaj aliaj komunaj valoroj de la tuta homaro, kaj ĝi ankaŭ estas profunda pripenso pri la noblaj celoj de la Unuiĝintaj Nacioj.


Redaktoro: Chen Ji



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat