La Komunista Partio de Ĉinio ne nur feliĉigas la ĉinan popolon, sed ankaŭ luktas por la progreso de la tuta homaro. La partio ĉiam prenas novan kaj pli grandan kontribuadon al la homaro kiel sian mision.
Novembre de 2014, Xi Jinping montris en la kunveno de la Centra Komitato pri ekstera politiko, ke Ĉinio devas konduki grandlandan diplomation kun siaj trajtoj. La raporto de la 19-a Tutlanda Kongreso de la Partio emfazis, ke la grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj devas antaŭenpuŝi konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj kaj akceli starigon de Homara Komunumo de Komuna Estonteco. Por tio Ĉinio alte tenas la standardon de paco, evoluado, kunlaboro kaj komuna gajno, antaŭenigas establiĝon de novtipaj internaciaj rilatoj surbaze de reciproka respekto, justeco, kunlaboro kaj komuna gajno kaj apelacias, ke la diverslandaj popoloj unuanime kaj sinergie konstruu Homaran Komunumon de Komuna Estonteco kaj la mondon kun eterna paco, ĝenerala sekureco, kuna prospero, malfermeco, reciproka respekto, pureco kaj beleco; Ĉinio firme praktikas memstaran kaj pacan diplomation, kontraŭante intervenon en alilandajn aferojn kaj perforton al malfortuloj; Ĉinio disvolvas sin neniom je la kosto de alilandaj interesoj kaj neniam rezignas siajn justajn rajtojn kaj interesojn. Neniu do portu la iluzion, ke Ĉinio englutu vermuton damaĝan al la propraj interesoj! Ĉinio efektivigas nacidefendajn politikojn kun la celo sin protekti kaj disvolviĝas sen minaci iun ajn el la aliaj landoj. Ĉinio pozitive disvolvas tutglobajn partnerajn rilatojn kaj grandigas kruciĝon de interesoj kun diversaj landoj.
Ĉinio, persistante en la fundamenta politiko pri malfermo, daǔrigas sian konstruadon kun la pordo tute aperta. Ĉinio iniciatas demokratiiĝon de la internaciaj rilatoj, tenante la koncepton pri tutgloba administrado per interkonsiliĝo, kuna konstruado kaj komuna ĝuo. Ĉinio ludos plu la rolon de respondeca potenca lando, aktive partoprenos en la konstruado kaj reformado de la sistemo de tutgloba administrado kaj konstante oferos siajn saĝon kaj forton.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat