La 24-an de oktobro 2013, Xi Jinping emfazis en laborkunsido pri rilatoj kun najbaraj landoj, ke la baza orientilo de Ĉinio pri tiuj rilatoj estas persisti en bonkoreco kaj partnereco kun najbaroj, en konkordigo, trankviligo kaj riĉigo de la najbaroj kaj en elstara enkorpigo de la koncepto pri amikeco, sincero, favoro kaj grandanimeco. La amikeco devas esti firmigita el geoproksimeco kaj antropoafineco -- ja necesas persisti en bonnajbareco, gardi kaj helpi unu alian, konduti egalece kaj partnerece, ofte intervidiĝi kaj kontaktiĝi, multe fari aferojn plaĉajn kaj korvarmigajn, kaj fortigi alireblecon, kunsentemon kaj influon, por ke almenaŭ la periferiaj landoj estu al ni pli amikaj, pli intimaj, pli solidaraj kaj reciproke subtenemaj; la sincero, trakti aliajn honeste kaj konfide -- ni do estu sinceraj al iu ajn el la najbaraj landoj, por havi pli kaj pli da amikoj kaj partneroj; la favoro, praktiki la ideon favori la ĉirkaŭajn landojn kaj efektivigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon per kunlaboro -- necesas do konduki kunlaboron kun ĉirkaŭaj regnoj laŭ la principo pri reciprokaj avantaĝo kaj utilo, plekti pli kompaktan reton de komunaj interesoj kaj plialtigi kunfandan nivelon por ambaŭflankaj interesoj, tiel ke la periferiaj landoj ĝuu favoron el nialanda disvolviĝo kaj nia lando ricevu utilon kaj helpon el komuna evoluado de tiuj landoj; kaj la grandanimeco, prezenti la grandan animon de potenca ŝtato konsistantan el aperteco, indulgeco kaj diferencorezerva komuneco, ni do, elvolvante la grandanimecan penson, alvoku komunan disvolvon en la granda azipacifika regiono kaj ankoraŭ pli aperte kaj aktive antaŭenpuŝu la regionan kunlaboron. La kvarvorta koncepto "amikeco, sincero, favoro, grandanimeco" manifestas sin kiel vivecan deklaron pri tio, ke en la nova situacio Ĉinio persistas sur la vojo de paco kaj evoluo, kaj trafan resumon de multejara praktikado de la rilatoj kun najbaraj landoj fare de Ĉinio, spegulante kreivon kaj disvolvecon de la nova centra gvidantaro de Ĉinio rilate al la diplomatia koncepto.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat