Silkvoja Fonduso

BY:August 2, 2023

En la 8-a de novembro 2014, Xi Jinping deklaris, ke Ĉinio donacos 40 miliardojn da usonaj dolaroj al la Silkvoja fonduso. La 29-an de decembro de la sama jaro, estis registrita kaj fondita la Limigita Respondeca Kompanio de Silkvoja Fonduso en Pekino. La fonduso, sekvanta la koncepton pri "malfermo, grandanimeco, reciproka profitigo kaj komuna gajno", servas al ekspluatadoj mez- kaj long-periodaj, ĉefe apogante per investo kaj kapitala kunfandiĝo infrastrukturan konstruadon, resursan ekspluatadon, industrian kunlaboron kaj aliajn celojn de landoj laŭ "La Zono kaj Vojo". La rilato inter ĝi kaj aliaj multeflankaj ekspluataj bankoj, ĉu regionaj ĉu tutmondaj, kuŝas ne en reciproka anstataŭigo, sed en interkompletigo. Ĝi funkcias en la nuna internacia ordo de ekonomio kaj financo, donante al koncernaj landoj tute ne simplan ekonomian helpon, sed, eĉ pli, pere de reciprokaj kontakto kaj komuniko, grandan disvolvan ŝancon de kreado kaj renovigado. Malfermiĝas la Silkvoja fonduso, bonvenigante fervoran aliĝon de investantoj en kaj ekster Azio!








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat