Azia Infrastruktura Invest-Banko

BY:August 2, 2023

Oktobre de 2013 Xi Jinping iniciatis establon de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB). La 25-an de decembro 2015, AIIB fondiĝis en Pekino, post pli ol 800-taga preparado de 57 landoj, kun Ĉinio kiel la iniciatoro. Kaj en la 16-a de januaro 2016, okazis ĝia inaŭguro. La banko estas establaĵo regiona kaj plurflanka, kun la karaktero de interregistareco. Ĝi subtenas ĉefe infrastrukturan konstruadon kaj estas la unua plurflanka financinstalaĵo, proponita de Ĉinio. Kun 80 membroj en la fino de junio 2017, ĝia totala nombro de membroj malpli grandas ol tiu nur de la Monda Banko, kaj en ĝi membras ĉiuj konstantaj anoj de la Sekureca Konsilio de UN kaj plejparto de la membroŝtatoj de Grupo 20. AIIB havas sian propran administran kriterion. Ĝian krediton povas preni ĉiuj landoj sur "La Zono kaj Vojo", kondiĉe ke disvolvo estu finance daŭrigebla, konstruado mediprotekta kaj programo bonvenigata de lokaj loĝantoj. En la komenca periodo AIIB donis investon ĉefe al energio, elektropovo, trafiko, telekomuniko, kamparo, agrikultura infrastrukturo, akvoprovizo, malpurakva traktado, media protekto, urba konstruado, loĝistiko kaj aliaj. Ĝis novembro de 2017 la banko sankciis sume 21 programojn kun la totala sumo de 3 miliardoj kaj 490 milionoj da usonaj dolaroj.








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat