Marte de 2013, Xi Jinping faris paroladon en Daresalamo de Tanzanio. Li ĉiuflanke eksplikis la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko ĉinajn politikojn por tiu lasta: ni atentas, unue, verecon en kontaktado kun afrikaj amikoj ĉiam tenante disvolvon de unuiĝo kaj kunlaboro kun afrikaj landoj kiel gravan bazon de la ĉina diplomatio; due, solidecon en tia kunlaboro, ke ĉia promeso de la ĉina flanko solide realiĝu sen ia redukto; trie, afablon kiu regu en plifortigo de la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko -- fakte la ĉina kaj afrika popoloj havas naturan komplezon, ni devas do pli alte taksi la humanisman interfluon de la du flankoj, aktive akceli junulan interkontakton, tiel ke la amikeca afero inter Ĉinio kaj Afriko havu daŭrigantojn; kaj kvare, honeston, kiu neniel manku en solvado de kunlaboraj problemoj -- la ĉina flanko honeste frontas al nova stato kaj novaj demandoj en la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko kaj konvene solvos ilin laŭ la spirito de reciproka respekto kaj komuna gajno en kunlaboro. Fakte Ĉinio nutras kiel gravan koncepton tiun pri la vereco, solideco, afablo kaj honesto en plifortigo de unuiĝo kaj kunlaboro ne nur kun Afriko, sed ankaŭ kun ĉiuj evoluantaj landoj.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat