De post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Xi Jinping plurfoje emfazis persiston en la ĝusta koncepto pri justo kaj profito. La "justo" vidigas nian koncepton. Ĉinio esperas, ke la tuta mondo kune disvolviĝos, precipe ke la evoluantaj landoj rapidigos sian disvolviĝon. La "profito" signifas, ke oni solide tenu la principon pri reciproka utilo kaj komuna gajno kaj efektivigu ambaŭflankan akiron anstataŭ propra ĉasado damaĝa al aliaj. Ĉinio havas la devon laŭeble helpi malriĉajn landojn, fojfoje eĉ rezigni profiton por la justo kaj neniam esti ĉasema kaj kalkulema. Starigo kaj efektivigo de la ĝusta koncepto pri justo kaj profito signifas, ke oni atentu principon, amikecon kaj virton, pensu pri la justo antaŭ profito, prenu samtempe ambaŭ kaj, en necesa kazo, tenu la juston kaj forlasu profiton. La ĝusta koncepto pri justo kaj profito enkorpigas la tradician belan moralon de la ĉina nacio kaj altan kvaliton de la ĉina diplomatio. Ĝi pluapaŝe riĉigis la valorkoncepton de Ĉinio pri diplomatio, akiris ĝeneralan laŭdon de la internacia socio, precipe de la evoluantaj landoj, kaj fariĝis jam aparta marko de ĉina softpovo.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat