Marte de 2013, Xi Jinping faris paroladon en la Internaci-Rilata Kolegio de Moskvo. Li diris, "Ĉiuj landoj devas kune akceli fondiĝon de novtipaj internaciaj rilatoj kun sinergia kunlaboro kaj komuna gajno kiel la kerno." Okazas profunda kaj kompleksa ŝanĝiĝo en la nuna mondo kaj pli fortas la epoka tajdo de paco, evoluo, kunlaboro kaj komuna gajno, tamen restas peza la tasko kaj longa la vojo defendi la mondan pacon kaj instigi la komunan disvolviĝon. Hodiaŭ la homaro havas multe pli avantaĝajn kondiĉojn ol iam ajn antaǔe, por marŝi al paco kaj prospero; la aktuala maniero por realigi tiun celon troviĝas en kunlaboro kaj komuna gajno.
Ĉinio iniciatas establiĝon de novtipaj internaciaj rilatoj surbaze de sinergia kunlaboro kaj komuna gajno, tenante kiel la kernon tion, ke oni protektu la celon kaj principon de la Ĉarto de UN, persistu en la fundamenta principo de la internaciaj rilatoj ne interveni en alies internajn aferojn, sed respekti ŝtatajn suverenecon, sendependecon, teritorian integrecon ktp, gardu la ĉefan respondecon de UN kaj ĝia Sekureca Konsilio pri la monda paco, faru dialogon kaj kunlaboron anstataŭ antagonismo kaj efektivigu gajnon ne unuflankan, tamen ambaŭflankan aŭ komunan. La konstruado de la novtipaj internaciaj rilatoj kun sinergia kunlaboro kaj komuna gajno kiel la kerno postulas starigon de partnerecaj rilatoj kun egalecaj intertraktado, interkonsiliĝo kaj komprenemo, aperigon de sekura dispozicio de justeco, interaranĝo kaj kunĝuo, klopodon por disvolva perspektivo de malfermo, kreivo, grandanimeco kaj reciproka favoro, impulson al civilizacia interfluo kun harmonio el malsameco kaj kun respekto al diversaj kulturoj, kaj respekton al la naturo per verda disvolvado. Realigante la novtipajn internaciajn rilatojn ni ja devas persisti en paca evoluigo, forĵeti hegemonion kaj militon, observi plurlaterismon, antaǔenigi demokratiiĝon kaj laŭleĝan administradon de la internaciaj rilatoj, reformi kaj perfektigi la tergloban ekonomian administradon, konstrui malfermecan mondan ekonomion kaj, fine, starigi novajn partnerajn rilatojn en la tutgloba evoluigo, tiel ke fruktoj de disvolvado atingu ĉiun angulon de la tuta Tero, juste kaj favore.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat