La 28-an de junio, 2014, Xi Jinping parolis en memorkunveno pri la 60-a datreveno de la publikigo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado. Dume li elmetis la proponon, ke estas necese akomodiĝi al nova formo de komparado de internaciaj fortoj kaj puŝi antaŭen reformadon de la tutgloba administra sistemo.
Sekve de plimultiĝo de tutglobecaj provokoj, regas jam la granda tendenco plifortigi tutgloban administradon kaj akceli revolucion de ĝia sistemo. Tio koncernas ne nur respondon al diversaj tutglobaj defioj, sed ankaŭ difiniĝon kaj orientiĝon de la internaciaj ordo kaj sistemo; ne nur konkurakiron de "komanda kulmino de disvolvado", sed ankaŭ la pozicion kaj rolon de ĉiuj landoj en longa reĝimeca aranĝo de la internaciaj ordo kaj sistemo. La strukturo de la tutgloba administrado dependas de ekvilibrigo de la internaciaj fortoj kaj la reformado de la tutgloba administra sistemo fontas el ŝanĝiĝo de la internaciaj fortoj. Tiu sistemo estas kune konstruata kaj ĝuata de la tuta mondo, dum neniu lando povas ĝin akapari. Kaj tio devas esti decidata kune de ĉiuj landoj, kiel oni perfektigu la strukturon de la tutgloba administrado.
Ĉinio estas partoprenanto, konstruanto kaj kontribuanto de la nuna internacia sistemo, ankaŭ iniciatinto de la internacia kunlaboro kaj aktiva aliĝinto de la internacia plurlaterismo. Ĉinio volas akceli kreivan disvolviĝon de la koncepto pri tutgloba administrado, fervore serĉi komunajn punktojn inter pozitiva konduto kaj administra koncepto el sia kulturo unuflanke, kaj la nuna epoko aliflanke, kaj oferi siajn saĝon kaj forton al perfektigo de la tutgloba administrado. Ĉinio persistas laŭ sia stato en ekvilibrigo inter rajto kaj devo, en lokalizo de evoluantaj landoj, kombinante gardadon de siaj propraj interesoj kaj protektadon de la komunaj interesoj de la evoluantaj landoj.
Tenante sin malfermita, videbla kaj grandanima, Ĉinio plifortigos interkomunikadon kaj akordiĝon kun diversaj membroj de la Grupo 20, por bone defendi, konstrui kaj disvolvi la Grupon, tiel ke ĝi sukcese turnu sin el krizotrakta mekanismo en tiun de longefika administrado kaj solidigu la pozicion de ĉefa platformo de la tutgloba ekonomia administrado.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat