Tutgloba Partnereco

BY:August 2, 2023

La raporto de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ substrekis, ke Ĉinio aktive disvolvas la tutglobajn partnerecajn rilatojn, larĝigas kruciĝon de interesoj kun aliaj landoj, antaŭenigas grandlandajn akordigon kaj kunlaboron, formas framon de grandlandaj rilatoj kun ĝenerala stabileco kaj ekvilibra evoluo, profundigas la rilatojn inter si kaj la periferiaj landoj surbaze de la diplomatia orientilo pri koncepto de intimeco, sincero, favoro kaj grandanimeco kaj pri bonnajbareco kaj bonpartnereco, kaj plifortigas solidarecon kaj kunlaboron kun evoluantaj landoj firme tenante la pravan koncepton pri konfideco kaj profiteco kaj la veran koncepton de intimeco, sincero, favoro kaj grandanimeco. Aliflanke, Ĉinio plifortigas interfluon kaj kunlaboron kun diverslandaj partioj kaj politikaj organizoj, inspiras la Tutlandan Popolan Kongreson, Ĉinan Popolan Politikan Interkonsiliĝan Konferencon,armeon, lokajn kaj popolajn rondojn al ekstera kontaktado. En la lastaj jaroj Ĉinio entuziasme konstruis reton de tutgloba partnereco, el dialogo anstataŭ antagonismo kaj kompaniĝo anstataŭ alianciĝo. Ĝis la fino de la jaro 2016 Ĉinio jam starigis diversformajn partnerecajn rilatojn kun 97 ŝtatoj kaj internaciaj organizoj. Pli kaj pli grandiĝas la "amika rondo" tra la tuta terglobo.










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat